Distrikto Rottweil

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Rottweil

La distrikto Rottweil situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Rottweil. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono Mapo
Thumb Thumb
bazaj informoj
federacia lando:Baden-Virtembergo
distriktaro:Frajburgo
regiona ligo:Nigra Arbaro-Baar-Heuberg
administra sidejo:Rottweil
areo:769 km²
Loĝantoj:142593 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso:176 po km²
Aŭtokodo:RW (Rottweil)
Oficiala kodo:08325
Fermi

La distrikto havas areon de 769 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 142593 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Freudenstadt norde, Zollernalb oriente, Tuttlingen kaj Schwarzwald-Baar sude kaj Ortenau okcidente. La distrikto limas al la baden-virtembergaj distriktaroj Karlsruhe kaj Tübingen, kaj distancas nur 10 kilometrojn de la distriktaro Stutgarto.

Administra divido

La distrikto konsistas el 21 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Dornhan (6.212)
  2. Oberndorf (Neckar) (14.658)
  3. Rottweil (25.691)
  4. Schiltach (4.026)
  5. Schramberg (22.106)
  6. Sulz (Neckar) (12.565)

Neurbaj komunumoj:

  1. Aichhalden (4.169)
  2. Bösingen (3.517)
  3. Deißlingen (6.081)
  4. Dietingen (3.939)
  5. Dunningen (6.035)
  6. Epfendorf (3.522)
  7. Eschbronn (2.110)
  8. Fluorn-Winzeln (3.228)
  9. Hardt (2.656)
  10. Lauterbach (3.126)
  11. Schenkenzell (1.824)
  12. Villingendorf (3.313)
  13. Vöhringen (4.181)
  14. Wellendingen (3.087)
  15. Zimmern ĉe Rottweil (5.969)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.