La distrikto Büren estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 22275 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Büren ĉe Aro.

Rapidaj faktoj Distrikto Büren, Distriktoj de Kantono Berno ...
Distrikto Büren
Thumb
Blazono de Büren
Thumb
Aroponto ĉe Arch
Distriktoj de Kantono Berno
Thumb
Mapo de la distrikto Büren
Kantono Berno
ĈeflokoBüren ĉe Aro
Geografia situo CH1903: 594541 / 220260 (mapo)47.13337.3666694444444 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj22275  (2008-12-31)
Areo88 km²
Loĝantardenseco253 loĝantoj/km²
Federacia Kodo205
vdr
Fermi

Ekde la 1-a de januaro 2010 la komunumoj Lengau, Meinisberg kaj Pieterlen apartenas al la administra distrikto Bielo, dum la ceteraj 11 komunumoj estis integritaj al la administra distrikto Seeland.

Geografio

La distrikto Büren situas ĉe la bordo de la rivero Aro inter la montoĉeno Bucheggberg en sudoriento kaj la Ĵurasa montaro en nordokcidento, en la nordokcidento de la Kantono Berno kaj estas de tri flankoj ĉirkaŭigita de la Kantono Soloturno.

Najbaraj distriktoj

La distrikto Büren limas en nordokcidento al la distrikto Courtelary, en nordo al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno), en oriento al la distrikto Bucheggberg (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Fraubrunnen, en sudo al la distrikto Aarberg, en sudokcidento al la distrikto Nidau, kaj en okcidento al la distrikto Bielo.

Trafiko

Tra la distrikto Büren pasas la svisa aŭtovojo A5 de Soloturno al Bielo kaj paralele al ĝi grava orient-okcidenta trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Yverdon al Laŭzano kaj Ĝenevo.

Historio

En mezepoko la regiono ĉirkaŭ la urbeto Büren estis nobela senjorujo. En la jaro 1388 la senjorujo fariĝis berna voktejo, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En 1803 la iama voktejo fariĝis ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno. Per la administra reformo de Kantono Berno la distrikto Büren ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2010 kaj ĝiaj komunumoj estis atribuitaj al la novaj administraj distriktoj Bielo kaj Seeland.

Komunumoj de la distrikto Büren

La distrikto Büren konsistas (stato en 2009) el 14 komunumoj, el kiuj la Lengnau estas la plej granda. La unika urbo estas la ĉefurbo Büren ĉe Aro, kiu posedas historia urborajton . Jen la listo:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arch Arch15606,4 0381
Büetigen Büetigen7913,6 0382
Büren ĉe Aro Büren ĉe Aro322012,7 0383
Busswil ĉe Büren Busswil ĉe Büren19313,1 0384
Diessbach ĉe Büren Diessbach ĉe Büren8736,3 0385
Dotzigen Dotzigen13464,3 0386
Lengnau BE Lengnau45017,3 0387
Leuzingen Leuzingen118810,3 0388
Meienried Meienried520,7 0389
Meinisberg Meinisberg12444,4 0390
Oberwil ĉe Büren Oberwil ĉe Büren7976,7 0391
Pieterlen Pieterlen33478,3 0392
Rüti ĉe Büren Rüti ĉe Büren8106,5 0393
Wengi Wengi6157,1 0394
Totale 142227587,7 0205
Fermi

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.