Remove ads

La distrikto Aarberg (en Esperanto ankaŭ distrikto Arbergo estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 34229 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma komunumo Aarberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis integrita al la nova administra distrikto Seeland.

Rapidaj faktoj Distrikto Aarberg, Distriktoj de Kantono Berno ...
Distrikto Aarberg
Thumb
Blazono de Aarberg
Thumb
Aarberg
Distriktoj de Kantono Berno
Thumb
Mapo de la distrikto Aarberg
Kantono Berno
ĈeflokoAarberg
Geografia situo CH1903: 586929 / 209155 (mapo)47.03337.2666694444444 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj34229  (2007-12-31)
Areo153 km²
Loĝantardenseco224 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0201
vdr
Fermi

Geografio

La distrikto Aarberg etendiĝas nordokcidente de la federacia urbo Berno en la oriento de la tiel nomita Selando en la Svisa Mezlando, en kies suda parto fluas la rivero Aro.

Ekonomio

La regiono Aarberg unuflanke estas tre frukta kaj grava kultivejo por legomoj, aliflanke en la regiono setlas diversaj gravaj industrientreprenoj.

Trafiko

Trapasas la distrikton la trajnlinio de Berno al Bielo kaj de Büren ĉe Aro al Kerzers, krome la svisa aŭtovojo A6.

Historio

La hodiaŭa distrikto Aarberg en la 13-a jarcento ĝis la jaro 1358 estis nobela senjorujo. De 1376 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Aarberg estis berna kamparvoktejo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la iama voktejo Aarberg formis parton de la helveta distrikto Zollikofen. Ek de 1803 ĝis 1831 ĝi estis berna ĉefdistrikto kaj al ĝi aliĝis ankaŭ la komunumoj Meikirch, Rapperswil, Schüpfen kaj Seedorf kaj ek de 1831 ĝi estas distrikto de Kantono Berno. La distrikto apartenas ekde la 1997 al la administra regiono Ĵuraso-Selando kun terenregistro en Büren ĉe Aro.

Remove ads

Komunumoj de la distrikto Aarberg

La distrikto Arberg konsistas (stato en 2009) el 12 komunumoj, el kiuj Lyss estas la plej granda. Lyss kaj Aarberg estas urboj, Lyss pro ĝia grandeco kaj Aarberg pro ĝia historia urborajto. Jen la listo:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Aarberg Aarberg39637,9 0301
Bargen BE Bargen9867,9 0302
Grossaffoltern Grossaffoltern282315,1 0303
Kallnach Kallnach151310,6 0304
Kappelen Kappelen119410,9 0305
Lyss Lyss1142311,8 0306
Meikirch Meikirch10,3xx 0307
Niederkirch ĉe Kallnach Niederkirch ĉe Kallnach2864,6 0308
Radelfingen Radelfingen117814,7 0309
Rapperswil BE Rapperswil212018,2 0310
Schüpfen Schüpfen337419,8 0311
Seedorf Seedorf298920,9 0312
Totale 1224229152,7 0201
Fermi
Remove ads

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads