From Wikipedia, the free encyclopedia
En la moderna kosmoesploro, distanca sondado estas la atingo de informoj pri la surfaco de la tero aŭ alia astro sen fizika kontakto kun ĝi. Tio estas farita perceptante kaj registrante reflektitan aŭ elradiitan energion kaj per transformado, analizado kaj uzado de la gajnitaj informoj. Ofte ĉi tiu procezo inkluzivas interagadojn inter alvenanta radiado kaj la celobjektoj. Tamen rimarku, ke distanca sondado ankaŭ inkludas la percepton de elradiita radiado kaj uzadon de ne-bildigaj sensoroj. Ĝenerale, oni povas realigi la procezon tiel:
Tiuj sep elementoj reprezentas la distancan sondadon kiel procedon de komenco al fino.
Hazardaj kaj ne-hazardaj (sistemaj) eraroj okazas dum la ricevado de radiitaj datenoj. Kelkaj kialoj kaŭzas erarojn, kiel suna angulo, angulo de sensilo, alteco de sensilo, padlongeco kaj dekliveca malĝustaĵo de la tera rotacio. Malfunkciaĵoj en la sensilo dum la datenkolektado kaj la movado de la platformo estas ceteraj fontoj de eraroj. Rotacio ĉirkaŭ ĉiuj aksoj povas krei erarojn de kelkmil metroj, depende de la alteco kaj la distingivo de la sensilo. Geometriaj korektadoj plejofte estas farataj per reskanado de bildo. Tio estas procedo kiu ŝovas kaj rekalkulas la datenojn. La plej ordinaraj metodoj inkluzivas la utiligon de surfacaj kontrolpunktoj, la aplikadon de matematika modelo aŭ reskanadon laŭ la plejproksim-najbara aŭ la kubokonvolvaĵo-metodo.
Mezuritaj aŭ empiriaj datenoj kolektitaj sur la surfaco, kiam la sensilo superpasas, permesas komparadon inter surfacaj kaj sensilaj reflekteco-mezuroj. Karakterizaj datenkolektoj inkluzivas aŭ spektrajn mezuradojn de elektitaj objektoj ene de la sceno aŭ la teston de la atmosferaj ecoj dum la sensil-uzado. Poste, la empiriaj datenoj estas komparataj kun la bilddatenoj por interpoli adekvatajn korektaĵojn. Empiriaj korektaĵoj havas kelkajn limigojn, inkluzive de kostoj, disponebleco de spektraj mezuriloj, videbleco de celoregio kaj ampleksa preparado. Estas krite, ke la kampa spektrodatenkolektado okazu samtage kaj sammomente kun la superpaso de la satelito, kiu kolektas radiadajn datenojn. Tio postulas konon de la pado de satelito kaj ĝia reviziita tabelo. Koncerne arkivitajn datojn, kolekti kampajn mezuraĵojn estas ekskluzivita. Tiuokaze, matematika modelo aŭ meteologaj arkivoj devas kompletigi la korektaĵon.
Alternative, matematikaj korektoj dependas de taksataj atmosferaj parametroj por la sceno. Tiuj inkluzivas videblecon, humidecon kaj la procentecon kaj tipon de iu ajn substanco en la atmosfero. Datenvaloroj estas uzataj por difini la atmosferparametrojn. Poste, tiun tipon de modelo eblas kompletigi per helpo de programoj, kiaj 6S, MODTRAN kaj ATREM[1].
Elektromagneta energio atinganta la celon estas absorbata, tralasata kaj reflektata. La proporcioj dependas de kompozicio kaj teksturo de la cela surfaco. Distanca sondado ofte koncernas reflektitan energion.
Distanca sondado devenas de armea rekognoskado. Ofte estas pravigite, observi movojn de batalantoj de alta vidpunkto kiel monto aŭ turo. Ekde la komenco de aviado, ŝanĝiĝis la perspektivo al vidpunkto de supre. Por tio komence ankoraŭ servis balonoj kaj homaj observantoj kun skizbloko, poste aeroplanoj kun aerbildaj fotiloj. La aerbildojn relative rapide eblis interpreti, sed ja la rezulto ofte dependis de la observanto. Nuntempe, kun satelitplatformoj kaj diversaj bildigiloj kaj spektrometroj, la datenojn oni povas procezi per komputiloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.