![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/NAMA-Asklepios_Epidaure.jpg/640px-NAMA-Asklepios_Epidaure.jpg&w=640&q=50)
Diokleso de Karisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Diokleso de Karisto (375 a. K. - 295 a. K.) estis renoma greka kuracisto, unu el la plej elstaraj medicinaj aŭtoroj, samtempulo de Aristotelo kiu laboris kaj vivis en Ateno. Laŭdire, li estis la aŭtoro de la unua medicina traktaĵo verkita en la atika lingvo, kaj ne kiel kutime en la jona lingvo.
Διοκλῆς ὁ Καρύστιος | |
---|---|
![]() Bildo de Asklepio, dio de la medicino | |
Persona informo | |
Naskiĝo | -375 en Karisto, Eŭbeo, ![]() |
Morto | -295 en Karisto, Eŭbeo, ![]() |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | kuracisto ![]() |
Liaj plej gravaj laboroj temis pri praktika medicino, ĉefe pri dieto kaj nutrado, tamen, li verkis kelkaj sistemajn kompendiojn pri la besta anatomio. Kelkaj el liaj fragmentoj estis konservitaj de Klaŭdo Galeno, Oribazo kaj aliaj antikvaj verkistoj. Li estas konsiderata de la plipostaj historiistoj unu el la plej grandaj aŭtoritatuloj pri medicino en la antikva mondo, kaj liaj laboroj estis kopiitaj kaj esploritaj dum la tuta antikveco ĝis la unuaj jaroj de la mezepoko.[1]