Dio laŭ judismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La koncepto pri Dio en judismo estas rigore monoteisma. Dio estas esto unika nedividebla nekomparebla, kiu estas la unua kaŭzo de la universo kaj fina kaŭzo de la tuta ekzistado. La juda tradicio instruas ke Dio estas nekonebla, eĉ en la 613 preceptoj sur la monto Sinajo aŭ dum profetaj vizioj, kaj ke li estas nur la "ŝajno" rivelita de Dio, kiu kaŭzis la ekziston de la universo kaj interagas kun la homo kaj kun la mondo. En judismo, la unika Dio de Izraelo estas la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, ke li estas la gvido de la mondo, kiu liberigis Izraelon el la sklaveco de Egiptio, kiu donis la 613 preceptojn (613 mitzvot) sur la Monto Sinajo, kiel preskribite en la Torao. Li ankaŭ donis la Noajn Sep Leĝojn por la tuta homaro.
|
Dio laŭ judismo | |
---|---|
Biblia persono | |
Dio laŭ abrahamaj religioj • religia kredo | |
Informoj | |
Eble sama | Javeo • Dio laŭ kristanismo • Cebaot • Dio en Islamo • Dio laŭ Mormonismo • Senfino • Jehovo • dio • Adonai |
En La juda religio kaj en la Torao Dio estas do vidata kiel Supera Esto, kreinto, gvidanto de la mondo kaj de la homoj, supera juĝisto kaj patro, kies justico estas mildigita de la mizerikordo, kies proponoj estas realigitaj de agentoj elektitaj kiuj povas esti kaj anĝeloj kaj individuoj/nacioj. Dio komunikas sian volon pere de judaj profetoj kaj aliaj instrumentoj.
La fido de la juda popolo estis unuamomente kulto precipe henoteisma:nome ĉiu popolo havas sian Dion, sed la Dio de la juda popolo, estas la unika kiun Izraelo servas kaj adoras. Eĥo de tiu henoteisma koncepto povas esti bibliaj pasaĵoj dirantaj: "“La Sinjoro estas nia Dio, la plej granda/super ĉiuj dioj”", kaj aludantaj al la 70 anĝeloj, princoj de la 70 Nacioj. Al Li oni rilatas kiel al "“Dio de niaj patroj”, "”la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo”".
Okazas en la epoko de la ekzilo babilona (6-a jarcento a.K. ke izraelo pasas el monolatrio al monoteismo: ekzistas unika Dio, ĉiuj aliaj estas ŝajnaĵoj.
La Dio de judoj estas kreinto de ĉiuj aĵoj, kiujn li modlis, kiel ripetas la libroj de la judaj profetoj: vidu la vizion de Ezekielo (ĉapitro 1) kie la vizaĝoj de la kvar alestigitoj (tri bestoj + unu homo) ricevas, en la posta ekzegezo, la la kapablon reprezenti diajn aspektojn. La kvar vizaĝoj estas:
- vizaĝo de orelstrigo, kiu simbolas la profundan saĝon de Dio (Sentencoj 2,6);
- vizaĝo de taŭro, kiu per sia fama potenco prezentas la ĉiopovon de Dio (Ijob 37, 23);
- vizaĝo de leono, simbolo de la kuraĝa justeco de Dio (Readmono 32, 4);
- vizaĝo de homo, simbolo de la amo de Dio, ĉar la homo estas la unika kreitulo kapabla inteligente manifesti tiun kvaliton.[1]
Dio estas patro ankaŭ en eventoj dolorigaj kiel la sklavigo de la popolo, taksataj okazigitaj de Dio mem por denove altiri al si sian popolon. Foje estas aludataj mesiaj tempoj en kiuj malaperos maljustaĵoj ktp.
La Dio de Izraelo havas tetragramon tute sian skribitan YHWH (hebrelingve: יְהֹוָה – hebremoderne: Yehovah – hebretiberiade: Yəhōwāh). La nomo YHWH estas kombinaĵo de futuro, prezenco kaj preterito de la verbo "howa" (hebree: הוה) kiu signifas "esti" kaj laŭlitere tradukita signifas: "La Uno mem ekzistanta". Kroma ekspliko pri la senco de la nomo estis komunikita al Moseo kiam YHWH deklaris: "Eyeh Asher Eyeh" (hebree: אהיה אשר יה) "Mi estas Kiu estas" (Eliro 3, 14) – la nomo referencas al Dio kia li vere estas, nome al la Esenco rivelita, kiu transcendas la universon.
Alia nomo de Dio, laŭ la hebrea tradicio, estas Elohim, kiu rilatas al la interago de Dio kaj Universo, Dio manifestiĝanta en la fizika mondo. Tiuj nomo ŝajnas aludi la justecon kaj grandiozecon de Dio kaj signifas: "Tiu kiu estas la tuteco de la povoj, de la fortoj kaj de la kaŭzoj de la universo: pro tio estas uzata la pluralan formon.[2][3]