From Wikipedia, the free encyclopedia
La nobela dinastio de la Witzleben-oj (germane: Adelsgeschlecht Witzleben) rangas inter la turingiaj pradinastioj. La iama sidejo ĉefa estas hodiaŭ la eta komunumo Witzleben en la Distrikto Ilm en Germanio.
La unua vestiĝo de tiu ĉi familio troviĝas en la prapatra burgo de la Elgersburg-linio en formo de ŝtona blazono kun jardato de 1088, kiu tamen estiĝis nur pli malfrue. Laŭ legendo estis la unua nomportanto Erich von Witzleben, kiu vivis laŭdire inter 933 kaj 980 kaj kavaliritis fare de imperiestro Oto la 1-a en la jaro 964. Krome rakontatas pri iu Fritz von Witzleben falinta en 1115 en la Batalo ĉe Welfesholz. Sed la unua endokumenta pruvo datumas de 1133 sub Adalherus et Gerboto de Wiceleibe.[1] Sekvadis la landgrafon Ludovikon de Turingio ankaŭ du Witzleben-oj. Komenco fakte resekvebla de la dinastianoj estas kun Hermann von Witzleben ekde 1251. Jam dum la 13-a jarcento pluraj linioj fariĝis. Unu komenciĝis ĉe Christian von Witzleben, posedanto de Barchfeld en 1290/91, alia ĉe kavaliro Friedrich von Witzleben, posedanto de Elgersburg, en 1288 aŭ tria samjare ĉe kavaliro Herbord (Herborto) von Witzleben kiel genealogia ekulo. Pluraj branĉoj denove malestiĝis. Ĝis hodiaŭ ekzistas tri linioj: nome de Elgersburg, Liebenstein kaj Wendelstein.
La Witzlebenoj havis plurajn posedaĵojn, ekz.: Angelroda (1363 ĝis la 16-a jarcento; denove inter 1651–1946), Bad Berka (1422–1608), Bösleben, Elgersburg (1297–1316 kaj 1437–1802), Fröttstädt (ekde 1737), Geraberg, Liebenstein (1282–1363 kaj 1434–1820), Manebach (ekded 1660), Mittelsömmern (1502), Molschleben (1351–1737), Neuroda, Oberellen, Traßdorf, Wartenburg, Wendelstein (1355–1523), Łobżenica (ĝis 1945) kaj Wohlmirstedt (ĝis 1803).
Heinrich von Witzleben zum Wendelstein fondis en 1554 la ĝis hodiaŭ ekzistantan Monaĥejan lernejon Roßleben, kiun ĉefadministras ĝis hodiaŭ witzleben-ano. Tre gravis ankaŭ la posedaĵo witzleben-a de la grafoj de Ipigny en Belgio kiu restis ĉefamilie inter 1546 kaj 1645: Ipigny (Uppein), Charmoy, Gilet, Neuville kaj Franchoy-Bergaingne (Beauraing). Same eksterordinaris la posedaĵo de Heinrich von Witzleben-Alt-Doebern, kun kastelo Altdöbern, bierfarejo kaj la apudaj bienoj Reddern, Gräbendorf, Laasdorf, Göritz, Casel, Ilmersdorf kaj Muckwar. Ĉiuj ĉefamiliis inter 1879/1880 ĝis 1914.
La forpelo el Pollando post la Dua mondmilito kaj senproprietigo dum la sovetia okupado de Germanlando orienta en 1945/46 kaŭzis la perdon de ambaŭ bienoj en Łobżenica kaj Angelroda. Nuntempe nur la senjora domo ĉe Monaĥejo Hude (ekde 1678) de la liebensteina linio posedatas fare de familiaj membroj. La Roßleben-lernejo apartenas ekde 1554 al fondaĵo. Kastelo Weingartsgreuth estas - estante iama posedaĵo de la grafoj de Seckendorff - ekde 1962 en la posedaĵaro de la heredanta grafo de Seckendorff-von Witzleben.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.