komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Liebenstein estas komunumo en Germanio kaj ekde 2019 kvartalo de Landgemeinde Geratal. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estis parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Fine de la jaro 2017 loĝis tie ĉi 371 homoj.
Liebenstein | ||||||
| ||||||
komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Ilm | |||||
Komunumaro | Landgemeinde Geratal | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036207 | |||||
Poŝtkodo | 99330 | |||||
Aŭtomobila kodo | IK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16070033 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Reinhard Dzillak | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 46′ N, 10° 51′ O (mapo)50.76888888888910.854166666667 | |||||
Alto super la marnivelo | 365 m | |||||
Areo | 12,24 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.oberes-geratal.de/Liebenstein/liebenstein.htm | |||||
La nomo etimologie venas de Loiba kio signifas montan arbaron, kaj Stein sinonimo por kastelo: tio tipis por franoniaj lokoj. Alia ekspliko estas la leono en la blazonoj de la Kevernburgoj. Tre frua rempara burgo de sur la t.n. Sveda defendejo jam antaŭ 2500 jaroj faritis. En Liebenstein koncerne setladon ekzistis du centroj, la nuna supra vilaĝo kaj dua ĉemontopiede. Tiu ĉi evoluis el bieno kiu menciitis ekde 1363 regule.
La turingiaj dukoj bezonis burgon kontraŭ la invado de la soraboj. La unua mencio de la komunumo estis en 1303. En 1434 alvenis posendontece la senjoroj de Witzleben danke al ŝanĝo. En 1545 faritis komforta loĝejero enburga. En 1746 la burgo kaj la samtribunaldistriktaj komunumoj Liebenstein, Frankenhain kaj Rippersroda al la duka-virtemberga ŝtata ministro Heinrich Günther Reinhard von Röder zu Geschwenda.[1] La suverenado super la witzleben-aj tribunaloj venis en 1640 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj en 1826 al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ekde 1920 ĝi estas turingia. En 1884 la konstruo de la fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen finiĝis. En 1894 aldonitis dua relo kaj en 1939 konstruitis akva centro en kunteksto kun la Lütsche-akvobaraĵo (1935–1938).
Dum la Unua mondmilito falis 31, en la Dua mondmilito 59 soldatoj (inter kiuj kelkaj perdiĝintoj). En 1944 kraŝis en la medio usona bombaviadilo; unu piloto postvivis tion. En marto 1945 sur Hohenberg-monto akcidentegis aviadilo milita de Wehrmacht. Nokte inter la 10-a kaj 11-a de aprilo artileria pafado okazis en Liebenstein kaj kelkaj domoj damaĝitis (i.a. ankaŭ la kirkoturo). Ankaŭ la fervojaĵoj ne restis maldifektitaj. Liberigis la vilaĝanojn la usona armeo en la 11-a de aprilo.
En 1955 malsupre de Burgo Liebenstein faritis scenejo liberaera. En 1956 fonditis la kolĥozo LPG Neue Zeit. Ege naŭza estis la malodoro el la staloj de sur Hahnwiesen. Dum la 1970-aj jaroj oni starigis regionhistorian muzeeton kiun novigis en 2001 la societo "Heimatverein Liebenstein e.V." Tergasretkonekto faritis en 1992. En 1995 nova premujo por la akvoprovizado aranĝitis.
Ekaparteno al Distrikto Ilm estis en 1994. Inter 1993 kaj 2018 Liebenstein estis parto de Verwaltungsgemeinschaft Oberes Geratal. Post ties nuligo estas Liebenstein parto de Landgemeinde Geratal (ekde la 1.1.2019).[2]
En 1999 entreprenitis profundaj ruino-renovigoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.