kristana sanktulo From Wikipedia, the free encyclopedia
Dimas aŭ Sankta Dimas, ankaŭ konata kiel la Bona Ŝtelisto, estas la nomo en la apokrifaj evangelioj de unu el la ŝtelistoj kiu laŭ la Evangelio laŭ Sankta Luko estis krucumita je la dekstro de Jesuo Kristo. Li pentis pro siaj pekoj kaj petis al Jesuo ne forgesi lin kiam li regos en la paradizo.
Kvankam li neniam estis sanktigita de la katolika, ortodoksa aŭ monofizitaj eklezioj, oni konsideras lin kiel la solan personon, kiu estis rekte agnoskata kiel sanktulo fare de Jesuo mem. "Kaj li (Jesuo) diris al li (la ŝtelisto): Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo".[1]
Laŭ la tradicio kaj la Evangelio laŭ Nikodemo (apokrifa evangelio), la Bona Ŝtelisto estis krucumita dekstre de Jesuo kaj la Malbona Ŝtelisto, nomata Gestas, maldekstre. Pro tiu motivo, ofte la bildoj pri la krucumado montras la kapon de Jesuo klinata dekstraflanke.
En la Araba Evangelio de la Infanaĝo la nomo estis "Tito"
En la Rusa Ortodoksa Eklezio, la krucoj kaj la krucifiksoj estas reprezentataj per tri horizontalaj stangoj, la plej alta estas la titulus crucis (la enskribo kiun Poncio Pilato ordonis meti sur la kapon de Kristo en la lingvoj latina, greka kaj hebrea: "Jesuo el Nazareto, Reĝo de la judoj"), la dua plej longa reprezentas la stangon kie estis najlitaj la manoj de Jesuo, kaj la plej malalta, oblikva, reprezentas la Bonan Ŝteliston supren, kaj malsupren la Malbona Ŝtelisto.
Oni kultas lin la 25-an de marto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.