From Wikipedia, the free encyclopedia
Dibrugar, asame: ডিব্ৰুগড় estas industria urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Dibrugar | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 786001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 154 019 () [+] | ||
Loĝdenso | 2 329 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 29′ N, 94° 54′ O (mapo)27.48333333333394.9 [+] | ||
Alto | 108 m [+] | ||
Areo | 66,14 km² (6 614 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dibrugarh [+] | |||
En 2011 Dibrugar havis 154 296 (laŭ Germanlingva Vikipedio 139 565) da loĝantoj kun legopovo de 90%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Dibrugar situas sur ebenaĵo laŭ Bramaputro en averaĝa alteco de 108 metrojn. Tinsukia troviĝas 43, Ĝorhat 105, Itanagaro 133, Tezpur 230, Nagoan 254, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 343, Kolkato 855, tutlanda ĉefurbo Delhio 1738, Mumbajo 2442 kilometrojn (aere) .
Historio de Dibrugar komenciĝis en la mezepoko, sed neniu indico postrestis. La brita oficiala establo okazis en 1873. La unua trajno alvenis en 1882.
Dibrugar estis centro de la regiono, kie oni produktis teon ekde la britaj koloniaj tempoj kaj la urbo iĝis "teourbo". En la regiono la britoj funkciigis ankaŭ naftoputojn. Nuntempe la urbo profitas la teojn kaj naftojn.
En Dibrugar vivas hinduoj (94%), islamanoj (5%), aliaj malpli ol 1%.
En Dibrugar la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas asame (42%), bengale (24%), hindie (21%), krome en pluraj aliaj lingvoj.
En Dibrugar pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Dibrugar situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 2609 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte inter marto-oktobro. La jara meza temperaturo estas 23,5 °C kaj varias laŭ monatoj inter 18-28 °C.
Dibrugar havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. Iomete for estas ponto por trajnoj kaj aŭtoj tra Bramaputro. Bramaputro havas ŝipservon por varoj, eĉ por turistoj. Enurbe aŭto-rikiŝoj kun taksioj liveras la pasaĝerojn. Loke enlanda flughaveno funkcias.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.