Dermatofitozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dermatofitozo, konata ankaŭ kiel ringovermo, estas funga infekto de la haŭto.[1] Tipe ĝi rezultas en ruĝa, juka, skvameca, cirkla erupcio.[2] Hararperdo povas okazi en la tuŝita areo.[2] Simptomoj ekis kvar ĝis dekkvar tagojn post la ekspono.[2] Multaj areoj povas esti tuŝitaj je difinita tempo.[3]
Ĉirkaŭ 40 tipoj de fungoj povas okazigi dermatofitozon.[1] Ili estas tipe de la tipoj Trichophyton, Microsporum, aŭ Epidermophyton.[1] Riskigaj faktoroj estas uzi publikaj duŝejoj, kontaktosportoj kiaj luktado, troa ŝvito, kontakto kun animaloj, obezeco, kaj imunonuligo.[4][3] Ringovermoj povas etendiĝi el aliaj animaloj aŭ inter personoj.[4] Diagnozo estas ofte bazita sur la aspekto kaj simptomoj.[5] Ĝi povas esti konfirmita ĉu per kultivado aŭ per rigardo de haŭtoskrapado per mikroskopo.[5]
Prevento estas farita tenante la haŭton seka, ne piedirante senŝue en publiko, kaj ne kunhavi personajn aĵojn.[4] Traktado estas tipe farita per kontraŭfungaj kremoj kiel klotrimazolo aŭ mikonazolo.[6] Se temas pri la krania haŭto, trabuŝaj kontraŭfungiloj kiel flukonazolo povas esti necesaj.[6]
Tutmonde, ĝis 20% el la loĝantaro povas esti infektata de dermatofitozo iam.[7] Infektoj de ingvenoj estas plej oftaj ĉe maskloj, dum infektoj ĉe krania haŭto kaj korpo okazas same en ambaŭ seksoj.[3] Infektoj de krania haŭto estas plej oftaj ĉe infanoj dum infektoj de ingvenoj estas plej oftaj en maturuloj.[3] Priskriboj de dermatofitozo datas reen el antikva historio.[8]