From Wikipedia, the free encyclopedia
Departemento Tolimo estas departemento en la centro de Kolombio. Ĝin ĉirkaŭas la departementoj Kaldaso, Kundinamarko, Ujlao, Kaŭko, Kindio kaj Risaraldo. Laŭ la stato de 2020 en la departemento vivis 1 339 998 loĝantoj sur areo de 23 562 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Kaldaso, Kundinamarko, Ujlao, Kaŭko, Valo de Kaŭko, Kindio kaj Risaraldo.
Departemento Tolimo | ||
---|---|---|
departemento | ||
Flago | Blazono | |
departemento de Kolombio [+] | ||
Lando | Kolombio | |
Supermara alteco | 710 m [+] | |
Ĉefurbo | Ibageo | |
- koordinatoj | 4° N, 75° U (mapo)4.05-75.25 [+] | |
Akvokolektejo | 23 562 km² (2 356 200 ha) [+] | |
Areo | 23 562 km² (2 356 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 339 998 [+] (2020) | |
Denseco | 56,87 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC-5 | |
ISO 3166-2 | CO-TOL | |
Oficiala(j) lingvo(j) | La hispana estas la ĉefa lingvo, la indiĝenaj lingvoj estas oficialaj en siaj teritorioj | |
Departemento Tolimo | ||
Vikimedia Komunejo: Tolima Department [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Sur 23 562 kvadrataj kilometroj la departemento havas 1,3 milionojn da loĝantoj. Preskaŭ triono el ili (410 000) loĝas en la ĉefurbo, Ibageo. La aliaj urboj estas multe pli malgrandaj, ekzemple El Espinal (55 000 loĝantoj), Melgar (25 000), Mariquita, Armero, Honda kaj Lérida. (nombroj de loĝantoj laŭ la stato de 2005)
La plej grava branĉo de la ekonomio estas la agrikulturo. Oni kultivas rizon, sorgon, kotonon, kafon kaj fruktojn. Kelkaj fabrikoj prilaboris tiujn agrikulturajn produktojn. Aliaj industrioj apenaŭ ekzistas.
Tolimo fariĝis departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1886.
Antonio Herrera en Ibageo estas delegito de Kolombia Esperanto-Ligo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.