From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nevado del Quindío [kinDIo] estas neaktiva vulkano situa en la montaro Centra Kordilero de Andoj en centra Kolombio. Ties montopinto markas la tripunkton de la departementoj Risaralda, Kindio kaj Tolima, kaj ĝi estas ankaŭ la plej alta punkto de la departementoj Risaralda kaj Kindio. La monto estas unu el la plej altaj pintoj en la Nacia Parko Los Nevados, kiu estas natura rezervejo. Ne estas historiaj registroj de ajna erupcio.
Nevado del Quindío | |||
---|---|---|---|
monto • glaĉero | |||
Alteco |
4 760 m | ||
Geografia situo | 4° 43′ N, 75° 23′ U (mapo)4.7155555555556-75.388333333333 | ||
| |||
La Nevado del Kindio estas 4 760 m alta.
The neĝokampoj kaj glaĉeroj en la monto estas malpliiĝantaj progrese, ĉirkaŭ 10 % jare ekde la unuaj sciencaj mezuroj en la fino de la 1980-aj jaroj, supozeble pro la tutmonda varmiĝo (vidu artikolon Forceja efiko por detaloj).
La monto havigas belajn pejzaĝojn, kio allogas turistajn vizitantojn la tutan jaron. La plej malalta parto estas nubarbara habitato, riĉa en endemiaj specioj.
Botanikisto Alexander von Humboldt vizitis la areon en 1801, kaj priskribis novajn speciojn kiaj speco de sunfloro nome Espeletia aŭ frailejón en la hispana.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.