Arbanasoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arbanasoj, Arbanseroj aŭ Arbocignoj estas subfamilio de Dendrocignenoj (Dendrocygninae) de la familio de anasoj, anseroj kaj cignoj nome de birdoj Anasedoj. Laŭ aliaj taksonomiaj alproksimoj, ili estas konsiderataj separata familio "Dendrocignedoj", aŭ tribo "Dendrocygnini" en la ansera subfamilio Anserenoj (ekz. Terres & NAS, 1991).
Arbanasoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigraventra arbanaso, ”Dendrocygna autumnalis” | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi enhavas nur unu genron, nome Dendrocygna, kiu enhavas ok vivantajn speciojn, kaj estas unu konata ĝis nun nepriskribata subfosilio el Aitutaki, Kukinsuloj (Steadman, 2006). Tiuj specioj havas tutmondan distribuadon tra tropikoj kaj subtropikoj. Tiuj anasoj havas, kiel ties nomo implicas, distingajn fajfajn alvokojn.
La arbanasoj havas longajn krurojn kaj kolojn, kaj estas tre gregemaj, kaj flugas al kaj el noktaj ripozejoj en grandaj aroj. Ambaŭ seksoj havas saman plumaron, kaj ĉiuj havas falditan aspekton kaj nigrajn subflugilojn videblajn dumfluge.