![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/Dendrocigna_autumnalis_%2528Iguaza_com%25C3%25BAn%2529_%252815440324776%2529.jpg/640px-Dendrocigna_autumnalis_%2528Iguaza_com%25C3%25BAn%2529_%252815440324776%2529.jpg&w=640&q=50)
Nigraventra arbanaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigraventra arbanaso (Dendrocygna autumnalis), nomata ankaŭ Nigraventra fajfanaso, estas birdospecio de la grupo de la arbanasoj kiu reproduktiĝas el plej suda Usono kaj tropika Centra al sudcentra Suda Ameriko. En Usono, ĝi povas troviĝi la tutan jaron en partoj de sudorienta Teksaso, kaj laŭsezone en sudorienta Arizono, kaj la suda marbordo de Luiziano. Ĝi estas rara reproduktulo en tiom disaj lokoj kiaj Florido, Arkansaso, Georgio kaj Sudkarolino.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigraventra arbanaso. Norda subspecio (D. a. autumnalis, notu brunan bruston). La blanka flugilmakulo, karaktera de tiu specio, estas videbla dumfluge. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendrocygna autumnalis (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
D. a. autumnalis (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas amplekse konata kiel pijije [pihIhe] (ankaŭ pixixi aŭ pichichi [piŝiŝi]), chiriría [ĉirirIa] aŭ sirirí en Latinameriko, kvankam tio povas aludi ankaŭ al aliaj arbanasoj kaj nomigoj kiaj ala blanca aŭ aliblanco ("blankaflugila") estas kutime aldonata por aludi pli precize al tiu specio. En Meksiko, ĝi estas ankaŭ nomata pato maízal ("maizanaso") pro sia kutimo viziti maizejojn post rikoltado. Kaj ĉar ĝi estas unu el nur du specioj de arbanasoj (fajfanasoj) indiĝenaj de Nordameriko, ĝi estas foje konata ĝuste kiel la "fajfanaso" en suda Usono.
La Nigraventra arbanaso estas nekutima specio inter nordamerikaj akvobirdoj. Kun siaj longaj kruroj, pekuliara aspekto kaj stranga kutimaro, ĝi estis priskribata de frua usona ornitologo kiel "most un-duck-like" (plej neanaseca). Ties nombroj estas pliiĝantaj en Nordameriko.