Demografio de Oceanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oceanio estas mondo-regiono centrita en la insuloj de la tropika Pacifika Oceano.[1] Konceptoj pri tio kio estas Oceanio varias, difinite varie, ofte geopolitike aŭ geografie. Laŭ geopolitika koncepto uzata de Unuiĝintaj Nacioj, Internacia Olimpika Komitato, kaj multaj atlasoj, la Oceania regiono inkludas Aŭstralion kaj la landojn de Pacifiko el Papuo-Nov-Gvineo orienten, sed nek la Malajan insularon nek Indonezian Nov-Gvineon.[2][3][4] La termino estas foje uzata pli specife por indiki Aŭstralazion kiel geografia kontinento,[5][6] aŭ biogeografie kiel sinonimo ĉu por la Aŭstralazia ekozono (Wallacea kaj Aŭstralazio) ĉu por la Oceania ekozono (Melanezio, Polinezio, and Mikronezio aparte el Nov-Zelando[7] aŭ el ĉeftera Nov-Gvineo[8]).
Kvankam Kristnaskinsulo kaj Kokosinsuloj apartenas al la Komunumo de Aŭstralio kaj estas loĝataj, ili estas pli proksimaj al Indonezio ol al la Aŭstralia ĉeftero, kaj estas pli ofte asocia kun Azio anstataŭ kun Oceanio.