Jen listo de okazaĵoj en decembro 2015: 1-a de decembro Inundoj laŭlonge de la tuta monato Novembro okazigis pli ol 300 mortojn, preskaŭ du milionojn da elhejmigitoj kaj ĝeneralaj grandaj perdoj en suda Barato. 6-a de decembro 1-a raŭndo de Francaj regionaj balotoj de 2015. Ĝenerala balotado en Venezuelo. Venko de la opozicio al la registaro de Nicolás Maduro. 9-a de decembro Almenaŭ 37 mortoj dum atako de talibanoj al flughaveno de Kandaharo, Afganio. Guy Parmelin elektiĝis kiel membro de la Svisa Federacia Konsilio. 13-a de decembro Nova stacidomo Rosa Parks estas inaŭgurata en Parizo omaĝe al samnoma usona virino. 14-a de decembro Almenaŭ 41 policanoj mortintaj post busakcidento en la provinco Salta, Argentino. 15-a de decembro Komenciĝis fabrikado de la aŭto LADA XRAY. 19-a de decembro Iris Mittenaere estas elektita Miss Francio 2016 en Lille. Almenaŭ 68 mortintoj pro lukto inter Hutioj kaj registaro en Jemeno. Okazas plia teknika paneo en la Nuklea centralo Tihange. 20-a de decembro Terglito en Ŝenĵeno, Ĉinio, okazigas detruon de multaj konstruaĵoj kaj ĉirkaŭ 90 mortojn. Ĝenerala balotado en Hispanio: senvenko inter dekstro kaj maldekstro. 27-a de decembro La iraka armeo rekonkeris la urbon Ramadi, ĉefurbo de Gubernio Anbar, proksima al Bagdado, ekde aprilo en teritorio kontrolita de ĝihadistoj de ISIS. Ŝtormoj okazigis 40 mortojn kaj enormajn detruojn dum la lastaj tagoj en Suda Usono, ĉefe en Teksaso. 29-a de decembro Almenaŭ 55 mortintoj pro memmortiga atenco en pakistana urbo Mardan fare de pakistanaj talibanoj. Decembro de 2015 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)Kategorio Decembro de 2015 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)Kategorio Decembro de 2015 en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj) decembro lu ma me ĵa ve sa di 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 aranĝo de 2024tagoj