![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/06/Portrait_of_David_Crockett%252C_1831.jpg/640px-Portrait_of_David_Crockett%252C_1831.jpg&w=640&q=50)
Davy Crockett
usona politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
David "Davy" CROCKETT (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1786 en Kantono Greene, Tenesio, mortis la 6-an de marto 1836 en San Antonio) estis usona aventuristo, politikisto kaj popolheroo de la 19-a jarcento, kutime nomita Davy Crockett aŭ sub la populara nomo "King of the Wild Frontier" . ("Reĝo de la sovaĝa limejo")
Davy Crockett | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Davy Crockett | |||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1786 (1786-08-17) en Limestone | ||||
Morto | 6-an de marto 1836 (1836-03-06) (49-jaraĝa) en Alamo Mission in San Antonio | ||||
Mortis per | Died of wounds (en) ![]() ![]() | ||||
Tombo | San Antonio ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Partio | Nacia Respublikana Partio (1824–1833) Demokrata Partio (–1824) ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | John Crockett (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Elizabeth Patton Crockett (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | John Wesley Crockett (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | frontiersman (en) ![]() verkisto ĉasisto esploristo militisto politikisto trapper (en) ![]() ![]() | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li reprezentis Tenesio'n en la Kongreso por la Demokratoj, partoprenis en la Teksasa Revolucio kaj mortis ĉe la Batalo de la Alamo [1][2][3].
Li estis edziĝinta dufoje; la unuan fojon kun Mary (Polly) Finley, kun kiu Crockett havis tri infanojn antaŭ ol ŝi mortis, kaj la duan fojon kun Elisabeth Patton, kiu estis vidvigita post la Creek Milito (en). Polly mortis dum Davy estis en la Creek-milito.
Crockett iĝis fama dum sia vivdaŭro pro siaj heroaĵoj, kaj estis popularigita per nuntempaj artaĵoj kaj almanakoj. Post lia morto, agoj de mitaj proporcioj daŭre estis atribuitaj al li. Tiuj estis alportitaj al televido kaj filmo en la 20-a jarcento, igante lin unu el la plej konataj usonaj popularaj herooj [4].