![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/1854_Alamo.jpg/640px-1854_Alamo.jpg&w=640&q=50)
Batalo de la Alamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de la Alamo okazis dum la Teksasa Revolucio inter Meksiko kaj teksasaj revoluciuloj por-usonaj, en februaro kaj marto 1836. La meksika armeo sieĝis la misiejon "El Álamo", defendatan de ĉ. 200 revoluciuloj, kaj konkeris ĝin je la 6-a de marto (kvar tagojn post la efektivigo de la teksasa deklaro de sendependeco).
Rapidaj faktoj Daŭro:, Loko: ...
Batalo de la Alamo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Teksasa Revolucio | |||||||
![]() | |||||||
batalo • sieĝo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Meksiko | Respubliko Teksaso | ||||||
Komandantoj | |||||||
Antonio López de Santa Anna | William Travis (†) Jim Bowie (†) | ||||||
Forto | |||||||
2 400 soldatoj | 182 — 260 soldatoj | ||||||
Perdoj | |||||||
400 — 600 mortoj kaj vunditoj | 180 — 258 mortoj | ||||||
Fermi
La misiejo staris en la loko de la urbo San Antonio; en Usono oni kutime tradukas de ĝia nomo (el álamo = la poplo) nur la artikolon "el" kaj nomas ĝin the Alamo. La defendantoj, kiuj ĉiuj mortis dum la por ili senespera batalo, estas en Usono konsiderataj kvazaŭ naciaj herooj. La meksika generalo (kaj prezidento) Santa Ana estas malamata en Usono, ne nur kiel milita kontraŭulo, sed precipe pro masakrado de militkaptitoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/40/AlamoplanF0385.jpg/320px-AlamoplanF0385.jpg)