David L. Rabinowitz
usona astronomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
David Lincoln Rabinowitz (naskiĝis en 1960) estas usona astronomo Li estas scienca esploristo en la Universitato Yale.
David Lincoln Rabinowitz | |
---|---|
David Rabinowitz laborante pri la projekto NEAT | |
Persona informo | |
Nomo | David Lincoln Rabinowitz |
Dato de naskiĝo | 1960 |
Aĝo | 64 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Portalo pri Homoj | |
Li konstruis filmilojn kun lumkaptilo kaj programarojn por la malkovro de terrenkontaj asteroidoj kaj kujper-zonaj objektoj; liaj esploroj permesis duonigi la nombron da asteroidoj proksimiĝantaj de Tero, de 1000 - 2000 al 500 - 1000[1]
Li ankaŭ helpis al la malkovro de malproksimaj sunsistemaj objektoj, supernovaoj kaj kvazaroj, kunlaborante al la kompreno de la deveno de la sunsistemo, kaj kiel la malluma energio estigas plirapidiĝon de la ekspansio de Universo
Kunlaborante kun Michael E. Brown kaj Chad Trujillo, li malkovris plurajn transneptunajn objektojn, el kiuj:
- 90377 Sedno[2][3], verŝajne la unua konata objekto de la interna oorta nubo,
- 90482 Orko[4],
- 136199 Eriso, nanoplanedo pli granda ol Plutono[5],
- 136108 Haŭmeo (kvankam li ne estis kreditigita de tiu malkovro),
- 136472 Makemako[6].
Kun Tom Gehrels kaj la teamo de Spacewatch, de la Universitato de Arizono, li malkovris aŭ kunmalkovris plurajn objektojn, inter kiuj:
- 5145 Pholus
- 1991 BA