From Wikipedia, the free encyclopedia
Darwinius (darvinio) estas genro de primatoj el la formortinta grupo de Adapiformes. La eocena fosilio troviĝis en Grube Messel apud Darmstadt (Germanio) kaj estis science priskribita en 2009 de internacia teamo de norvega paleontologiisto Jørn H. Hurum (Franzen et al., 2009[1]). La sola konata specio estas Darwinius masillae, la nomo estas omaĝo al Charles Darwin en la jaro de lia 200-a datreveno kaj la 150-a jubileo de Origin of Species unuflanke, kaj al la trovejo Messel aliflanke. La fosilio (ricevis la nomon „Ida“) estis trovita preskaŭ tutkompleta, en paro de du oleoskistaj platoj [2]. Ĝi estas unu el la plej kompletaj trovoj de fosilia primato.
Darwinius | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: eoceno (47 mja) | ||||||||||||||
Fosilio Ida | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Darwinius masillae Franzen et al., 2009 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La fosilio mezuras entute 58 cm. Ĉar ĝi estis ido, kies daŭraj dentoj ĵus aperas, ĝi supozeble estus plue kreskanta. La kap-trunka longo de la fosilio estas 24 cm, do plenkreska besto supozeble longus 28 cm. La vosto estas pli longa ol la korpo mem. Oni taksas la pezon de plenkreska besto al 0,7 ĝis 1,7 kg.
La muzelo estas mallonga, la mandiblo forta. La okuloj estis grandaj, La oreloj (daŭriĝanta kiel ombra konturo) malgrandaj. La kranio havas grandan volumenon, kaj supozeble enhavis grandan cerbon. La dentaro parte estas laktodentoj, parte daŭraj dentoj. Kontraŭe al vivantaj malseknazuloj (Strepsirrhini) la antaŭaj dentoj ne formas unuecan kreston.
La vertebraro konsistas el 7 kolvertebroj, 11 brust-, 7 koks-, 3 pug- kaj 31 vostvertebroj.
La manoj estas fortaj, havas kvin fingrojn kun ungoj. La dikfingro estas relative malgranda kaj mallonga, sed oponebla al la aliaj fingroj kaj tiel ebligis sekuran grimpadon en branĉaro. La piedoj ankaŭ estis grandaj, la unua piedfingro tre longa kaj oponebla al la aliaj. Kontraŭe al vivantaj malseknazuloj la dua piedfingro ne havis apartan ungon.
La strukturo de trunko kaj membroj indikas, ke Darwinius vivis sur arboj, kie ĝi moviĝis kvarpiede tra la branĉaro. Ĝi ne povis salti trans grandaj distancoj. La grandaj okuloj indikas noktuman vivmanieron. La formo de la dentoj kaj la digestadrestoj montras, ke la simio manĝis fruktojn, semojn kaj foliojn.[3] Ne estas iuj indikoj, ke ĝi manĝis insektojn aŭ aliajn bestetojn.
La fosilio estis nomita „Ida“ laŭ la filineto de la sciencisto Hurum. Pro la manko de penisosto (Baculum) la sciencistoj taksis la fosilion femala. Kial kaj kiel Ida mortis, ne estas konata. Ne ekzistaj iuj spuroj de mordoj aŭ perforto, kiuj indikus atakon de rabobesto aŭ kadavromanĝanto. Verŝajne „Ida“ mortis en nubo de sufoka gaso, kiel oni ĝenerale supozas por la fosilioj el Messel - similaj incidentoj hodiaŭ estas konataj por la kamerunaj lagoj Nyos (en 1986) kaj Monoun (en 1984), kiuj ankaŭ situas sur grandaj vesikoj da magmo - same kiel la maaro de Messel en eoceno. Post la morto Ida rapide sinkis al la grundo de la maara lago, kie la kadavro pro manko de oksigeno ne putris, sed estis konservita en la sedimento.
Darwinius estas klasata ene de la primatoj al la Adapiformes aŭ Adapoidea, formortinta grupo kiu en la epokoj de eoceno kaj oligoceno troviĝis sur la nordhemisferaj kontinentoj. Ene de la Adapiformes ĝi estas metita en la familio Notharctidae.
Ĝis nun oni taksis la Adapiformes kiel malseknazulojn (Strepsirrhini), do kiel parencojn de hodiaŭaj lemuredoj kaj lorisedoj. La trovo de Darwinius montras similaĵojn al la seknazuloj (Haplorrhini), tial la aŭtoroj [1] vidas genron Darvinio kaj la grupon Adapiformes nun kiel parton de la Haplorinoj. Tamen darvinio ne povas esti rigardata kiel praformo de la simiuloj (Simiiformes, ankaŭ Simiae aŭ Anthropoidea).
Primatoj (Primates) │ ├───malseknazuloj (Strepsirrhini) │ │ │ ├──malnova pozicio de Adapiformes │ │ │ ├──Lemuredoj (Lemuriformes) │ │ │ └──Lorisedoj (Lorisiformes) │ └──seknazuloj (Haplorrhini) │ ├──nova pozicio de Adapiformes laŭ aŭtoroj pri Darwinius │ ├──Koboldmakedoj (Tarsiiformes) │ └──Simiuloj (Anthropoidea) │ ├──novmondaj simioj (Platyrrhini), en Ameriko kaj Oceanio │ └──malnovmondaj simioj (Catarrhini), en Afrik-Eŭrazio kun la Homedoj (inkl. Homo)
La nomo de la genro omaĝas al brita evoluisto Charles Darwin, kies 200-a datreveno estis festita en la jaro de la publikigo. Tipa kaj nurnura konata specio estas Darwinius masillae, masillae estas la mezepoka nomo de urbeto Messel laŭ la Kodekso de Lorsch.
La trovaĵoj estas datitaj al la frua meza eocena formacio (Lutecia epoko) kun aĝo de proksimume 47 milionoj da jaroj (mja).
La specimeno estis trovita en 1983 far hobia paleontologo [4], poste la fosilio fariĝis posedaĵo de privata kolektisto, kiu ne rekonis ĝian gravecon.
La scienca publikigo baziĝas sur esploro de ambaŭ platoj.
La prezentado de la trovaĵo estis furore surscenigata, kio incitis skeptikon, eĉ malsimpation kontraŭ la prezentantoj.[5] La esploristoj de la fosilio nomis ĝin „oka mondmirindaĵo“ [6] kaj komparis ĝin kvazaŭ ili estus trovintaj la Arkeon de Noa.[4] Samtempe ili anoncis propran ttt-ejon (revealing the link), kaj anoncis kaj filmon kaj libron pri la trovaĵo. Hurum mem komentis la manieron de la prezentado tiel, ke ankaŭ aliaj sciencistoj pli pensu kiel popmuzikistoj aŭ sportistoj (kaj eluzu la publikan atenton por pozitiva sinteno al scienco).[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.