Darma tago

From Wikipedia, the free encyclopedia

Darma tago

Darma tago estas Teravada festo celebrita la plenlunan tagon de la monato Aŝado[noto 1] en Srilanko, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando,[1] Laoso, Kamboĝo kaj aliaj landoj kun Teravadanoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj Teravadaj festoj, ĉar ĝi festas la unuan predikon de la budho Gotamo, per kiu li eksplikis al siaj kvin ŝramanaj ekskamaradoj kion li malkovris kiam li atingis budhecon.

Pliaj informoj Esperante, Palie ...
Darma tago
Tradukoj de
आसाळ्हपूजा (Āsāḷha pūjā)
Esperante Darma tago
Palie आसाळ्हपूजा (Āsāḷha pūjā)
Sinhale Esala Poya
Taje อาสาฬหบูชา (Asanha Bucha)[1]
Terminaro de Budhismo
vdr
Fermi
Desegno pri la cervparkoprediko ĉe la bikŝuejo Wat Chedi Liam, Tajlando.

La prediko okazis en la cervoparko de Sarnato post lia atingo de budhieco kaj la sutro kiu rakontas pri ĝi estas la Sutro de la ekturno de la darmorado (Dhammacakka-ppavattana-sutta),[2] unu el la plej gravaj sutroj en budhismo.[3] Ĝia ĉefa temo estas la kvar veroj de la arahantoj[4][5] (cattāri-ariya-saccāni), formulo[6] pri la baza orientiĝo de la instruoj de la budho:[7] la veroj de sufero, kaŭzo, ĉeso kaj metodo.[8][5] Ĉi tiu sutro ankaŭ parolas pri la meza vojo, neĉiameco kaj dependa ekesto.

La tago estas celebrita per oferado al bikŝuejoj kaj aŭskultado de predikoj. La venonta tago estas la unua tago de pluvrifuĝo. En la taja, tiu tago nomiĝas Wan Khao Phansa (วันเข้าพรรษา).

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Ĉirkaŭ Julio.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.