Damnatio memoriae
Romia postmorta puno, konsistanta el la forigo de la nomo de la punoto el oficialaj dokumentoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Damnatio memoriae estas lokucio de la Latina lingvo signifanta laŭlitere: kondamno de la memoro. En la romia juro ĝi indikis punon konsistantan en la nuligo de ĉiu memoro kaj en la detruo de ĉiu ajn spuro kiu povus ĝin transdoni al la posteularo. Temis pri puno aparte akra rezervita al la hostes, nome al la malamikoj de Romo kaj de la romia senato. Ĝia malo estas la apoteozo, kiu implicas la ricevon de diaj honoroj.