From Wikipedia, the free encyclopedia
Dagens Nyheter (traduko: novaĵoj de la tago) estas en Stokholmo aperanta ĵurnalo. Ĝi estas la plej granda ĵurnalo en Svedio. Ĝi estas fondita en la jaro 1864. En 2003, ĝia meza cirkulado estis 360 000 dum labortagoj kaj 400 000 dimanĉe. Ĝi havas pli ol 1 000 000 legantojn tage. Ĝi estas multe legata ankaŭ en Finnlando en svedlingvaj areoj. Ideologie, ĝi estis kaj estas laŭ memdeklaro liberala ĝis sendependa. [1] Nuna ĉefredaktoro de Dagens Nyheter estas Peter Wolodarski.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.