Da Lat
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Da Lat aŭ Dalato (vjetname Đà Lạt [da laĥ] aŭskulti) estas administra urbego de provinco Lam Dong en la Centraj Altaĵoj de Vjetnamio.
Da Lat | |||
---|---|---|---|
| |||
provinca urbo de Vjetnamio urbego vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 406 105 () [+] | ||
Loĝdenso | 1 032 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 57′ N, 108° 26′ O (mapo)11.941666666667108.43833333333 [+] | ||
Alto | 1 500 m [+] | ||
Areo | 393,54 km² (39 354 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Da Lat [+] | |||
Da Lat situas en Centraj Altaĵoj de Vjetnamio laŭ rivero kaj artefarita lago je distanco de du horoj de Hanojo. La urbego etendiĝas inter pinoarbaroj.
Dum la 1890-aj jaroj, esploristoj (inkluzive de la konata bakteriologo Alexandre Yersin kaj franca apotekisto Louis Pasteur) petis la gubernatoron krei feriejcentron en la altebenaĵoj. En 1907 la unua hotelo estis konstruita, poste vilaoj, bulvardoj, golfejo, parkoj, lernejoj. Dum la 2-a mondmilito Đà Lạt estis ĉefurbo de la Federacio de Hindoĉinio. En la 1950-aj jaroj ĉi tie funkciis ekzercejo por skoltoj. Dum la Vjetnama milito estis furiozaj bataloj en 1968.
La klimato de Da Lat estas ideala por agrikulturo. Oni produktas orkideojn, rozojn, legomojn kaj fruktojn. Ekzistas ĝermanta vinfarado en la apudaĵo. La urbego estas populara turistloko.
En Da Lat la averaĝa temperaturo varias inter 14 - 23 °C. La plej alta temperaturo iam estis 31.5 °C kaj plej malalte estis −0.6 °C. Ekzistas du apartaj sezonoj, la pluvsezono daŭras de majo ĝis oktobro, la seka sezono estas de novembro ĝis aprilo. Jare pluvas po 1770 mm.
Da Lat estas ligita per aŭtovojo al Ho-Chi-Minh-Urbo kaj aliaj lokoj. La unua trajno alvenis en 1938.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.