From Wikipedia, the free encyclopedia
Corona estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Riverside. Corona signifas en la hispana origine "krono". Laŭ stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 157 136 personoj sur areo de 102 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 534 loĝantoj/km².
Corona | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Riverside | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 157 136 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 534 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 52′ N, 117° 34′ U (mapo)33.866666666667-117.56666666667 [+] | ||||
Alto | 679 m [+] | ||||
Areo | 102,45 km² | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Corona, California [+] | |||||
Corona situas sur montetaro en la sudokcidenta parto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Najbaraj urboj estas Riverside en distanco de 18 kaj Ontario en distanco de 21 kilometroj.
Corona fondiĝis en 1886 kiel ekstera parto de Riverside. La tiutempaj loĝantoj kulturis citronojn. Digoj kaj duktoj estis konstruitaj por porti la akvon al la kolonio, krome oni boris profindajn putojn. En 1896 la loko prenis nomon Corona. Antaŭ la 1980-aj jaroj la urbego estis plejparte agrikultura komunumo, poste grava antaŭurbo de Los-Anĝeleso.
Corona havas municipan flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj kondukas al la proksimaj urboj.
Corona situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 10-26 °C, en septembro la rekorda varmo estas 46 °C, en decembro la malvarma rekordo estas −6 °C. Jare pluvas po 305 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter junio-julio praktike ne pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.