Ciboure
komunumo en la departemento Atlantikaj Pireneoj de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ciboure (eŭske: Ziburu [1]) estas franca komunumo situanta en la departemento Pyrénées-Atlantiques (regiono Nova Akvitanio), en la malnova vicgrafejo Lapurdo de Nord-Eŭskio. Ĝi situas en latitudo de 1,67 ° okcidente kaj longitudo 43,38 ° norde. Ĝi nombris 6 283 loĝantojn en la popolnombrado de 1999. Kune kun Urrugne ĝi administras la kvartalon Sokoa. Ĝi partigas kun komunumo Saint-Jean-de-Luz golfon malfermitan al Kantabra Maro. Ĝi havas limojn oriente kun Saint-Jean-de-Luz, sude kun Ascain, okcidente kun Urrugne kaj norde kaj nord-oriente kun la Kantabra Maro.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Jean-de-Luz - Ciboure (stacidomo). |
Ciboure | |||
---|---|---|---|
Naskiĝdomo de Maurice Ravel, hodiaŭ turism-oficejo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Pyrénées-Atlantiques | ||
Arondismento | Bayonne | ||
Kantono | Hendaye | ||
INSEE kodo | 64189 [+] | ||
Poŝtkodo | 64500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Eneko Aldana-Douat (2020-2026) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 033 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 811 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 23′ N, 1° 40′ U (mapo)43.385277777778-1.6677777777778 [+] | ||
Alto | 80 m [+] | ||
Areo | 7,44 km² ( 744 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ciboure [+] | |||
La komunumo estas konata kiel la naskiĝloko de franca komponisto Maurice Ravel.
Ĝi ankaŭ estas la naskiĝloko de la fama eŭska verkisto, predikanto kaj sacerdoto Pierre Argaiñaratz.
Ĝi estas ĝemelita kun Corera, komunumo de Provinco Rioĥo (Hispanio).