From Wikipedia, the free encyclopedia
Chrétien-Guillaume de Lamoignon de Malesherbes, naskiĝinta la 6an de decembro 1721 en Parizo, kie li estis gilotinita la 22an de aprilo 1794, estis franca juristo, botanikisto kaj politikisto.
Li estas konata ĉefe pro la subteno kiun li havigis, kiel estro de la reĝa cenzuro, al la publikigo de la Encyclopédie de Denis Diderot kaj Jean le Rond D'Alembert. Li estis unu de la defendantoj de Ludoviko la 16-a dum lia proceso. Pri ekonomiko, li estis partiano de la teorioj de Vincent de Gournay kaj de Turgot.
Li partoprenis en diversaj aferoj kiuj frontis la sendependecon de la jura povo el la reĝa aŭtoritato, kiel tiu de la komercisto Monnérat en 1770, tiu de la Parlamento de Bretonio kontraŭ la duko de Aiguillon samjare kaj tiu de la puĉo en 1771 fare de la triopo komponita de Maupeou, la abato Terray kaj Aiguillon kiu kaptis la pinton de la jura povo kontraŭ la juristoj mem kaj partikulare kontraŭ la Parlamento de Parizo. Pro tio ĉio, li estis ekzilita al sia kastelo 70 km for de Parizo.
Post la morto de Ludoviko la 15-a kiel membro de la Konsilio de la reĝo de Francio el 1787 ĝis 1788, li proponis reformojn, sed tute malsukcese. Je instigo de Ludoviko la 16-a, li publikigis tamen en 1785 "Mémoire sur le mariage des protestants", kaj poste adoptigis en 1787 la edikton de Versajlo (aŭ de toleremo)[1] kiu organizas la civilan staton de nekatolikoj, komencante tiel la rekonon de la pluraleco de religioj.
Li edziĝis al Mlle. Grimod de La Reynière, kiu naskis filon, Guillaume, kiu vivis du monatojn en 1751 en Clichy kaj du filinojn, nome Pauline kaj Antoinette-Thérèse-Marguerite, el kiuj la lasta edziniĝos al Louis Le Peletier de Rosanbo. Unu el ties filinoj edziniĝos al la frato de François-René de Chateaubriand kaj alia estos la patrino de Tocqueville.
Malesherbes estis entuziasmulo pri botaniko. En sia kastelo de Malesherbes, en la departemento Loiret,li organizis siajn plantejojn. Li tiukadre entrepernis korespondadon kun Jean-Jacques Rousseau kaj Thomas Jefferson, ŝanĝis plantojn kaj ricevis konsilojn el sia najbaro, la granda agronomiisto Duhamel du Monceau. Li profitis de la postenon de sia nevo César Henri de La Luzerne, guberniestro de la Deventaj Insuloj, kiu sendis al li semojn. Li trairis sekrete Francion, Nederlandon kaj Svision. Kaj tiel li akiris enorman kvanton de observoj, kaj pri agrikulturo kaj pri industrio kaj kompreneble pri plantoj por siaj kolektoj. Li estis forta kritikanto de la grafo de Buffon kaj tute kontraŭis lian "Teorion de la Tero". Li estis elektita membro de la Akademio de Sciencoj en 1750, de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro en 1759, kaj de la Franca Akademio en 1775.
En 1792, Malesherbes proponis sin kandidato por la defendo de la reĝo en lia proceso. Tiu akceptis dankema sciante pri la mortorisko kiun Malesherbes entreprenis. Malesherbes formis parton de la senditoj kiu devis informi pri la kondamno al la reĝo, la 20an de januaro 1793, kun Dominique Joseph Garat, ministro de justico, kaj Jacques-René Hébert, anstataŭanto de la prokuroro de la Komunumo.
Dum la Teroro, decembre 1793, li estis arestita kun sia tuta familio, en Malesherbes. Li estis portita al Parizo kaj enkarcerigita kun sia familio pro «konspiro kun la elmigrintoj». Lia bofilo Louis Le Peletier de Rosanbo estis gilotinita la 21an de aprilo 1794. La 22an de aprilo 1794, lia filino Antoinette, lia nevino Aline kaj ŝia edzo Jean-Baptiste de Chateaubriand, kaj du el liaj sekretarioj estis ekzekutitaj kun li. La 10an de majo, lia pli aĝa fratino Anne-Nicole, grafino de Sénozan, 76-jaraĝa, estis ekzekutita la saman tagon kiel Elisabeth, la fratino de la reĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.