komunumo en la departemento Eure-et-Loir de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Chartres [ʃaʁtʁ] (proponitaj esperantigoj Ŝartro, Ĉartro) estas franca komunumo, kiu situas 90 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la plej granda urbo kaj la prefektejo de la departemento Eure-et-Loir, en la regiono Centro-Valo de Luaro. En la jaro 2010, ĝi havis 38 931 loĝantojn[1], kiuj nomiĝas en la franca lingvo Chartrains.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chartres (stacidomo). |
Chartres | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: Servanti civem qverna corona datvr | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||||
Departemento | Eure-et-Loir | ||||
Arondismento | Chartres | ||||
Kantono | Chartres-1, -2 kaj -3 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 28085 [+] | ||||
Poŝtkodo | 28000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 38 447 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 282 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 27′ N, 1° 29′ O (mapo)48.4466666666671.4883333333333 [+] | ||||
Alto | 142 m [+] | ||||
Areo | 16,85 km² (1 685 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chartres [+] | |||||
| |||||
Chartres estas fama pro sia katedralo, elstara pro ĝiaj vitraloj. La turoj de la katedralo videblas de malproksime super la ebena pejzaĝo de la natura regiono Beauce.
Chartres estas la tradicia ĉefurbo de la natura, intense agrokultura regiono Beauce.
La plej fama monumento en Chartres estas la katedralo Notre-Dame, konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ĝi estas rimarkinde bone konservita kaj elstara ekzemplo de gotika arkitekturo. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1862[2] kaj, ekde 1979, ĝi apartenas al la monda heredaĵo de Unesko[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.