pentristo kaj artoteoristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles LE BRUN (n. 24-an de februaro 1619 - m. 22-an de februaro 1690) estis franca pentristo kaj dekoraciisto de la 17-a jarcento, kiu fariĝis fama precipe pro la dekoracio de la kastelo de Versailles.
Charles Le Brun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1619 en Parizo |
Morto | 12-an de februaro 1690 (70-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Saint-Nicolas-du-Chardonnet (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)o | Gabriel Le Brun (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto gravuristo konstrua desegnisto dezajnisto arkitekto dekoraciisto vidartisto |
Verkoj | Descent from the Cross Descent from the Cross Koridoro de Speguloj |
Li naskiĝis en Parizo en 1619. Kiam li estis nur 11 jarojn aĝa, li estis rimarkita de la kanceliero Pierre Séguier, kiu konfidis lin al la ateliero de Simon Vouet. Charles lernis pentradon danke al tiu granda majstro kaj al alia pentristo, François Perrier. Le Brun faris vojaĝon kune kun Nicolas Poussin al Italio en 1642, kie li restis dum kvar jaroj danke al la financa subteno de la kanceliero. Je sia reveno al Parizo, li ricevis plurajn komisiojn : la ministro pri financoj, Nicolas Fouquet, petis lian helpon por dekoracii sian novan kastelo de Vaux-le-Vicomte (1656-1661). Pro la premo de Le Brun kaj de Philippe de Champaigne, la Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulptarto (Académie Royale de Peinture et de Sculpture) estis plie fondita en 1648.
Post la malfavoro de Fouquet, Charles Le Brun ekverkis por la franca reĝo Ludoviko la 14-a : ekde 1660, li organizis la dekoracion de la reĝa eniro de Ludoviko en Parizon. Je la sama jaro, li kontribuis al la kreado de la manufakturo Gobelin, kiun li sekve estris. Nobeligita de Ludoviko la 14-a en 1662, Charles Le Brun tiam fariĝis la "Unua pentristo de la Reĝo" (Premier peintre du Roi) kaj ekricevis jaran pension da 12.000 pundoj. Li estis nomumita direktoro de la Reĝa Akademio en 1663 de Jean-Baptiste Colbert, kiu deziris reformi tiun institucion.
Je la fino de sia vivo, Charles Le Brun estis la ĉefresponsulo pri la interna dekoracio de la kastelo de Versailles, kie li estris plurajn dekojn da artistoj aŭ metiistoj. Li mortis je la 22-a de februaro 1690, kaj estis entombigita ene de la pariza preĝejo Saint-Nicolas-du-Chardonnet.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.