![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/CharlesDMichener7June2015.jpg/640px-CharlesDMichener7June2015.jpg&w=640&q=50)
Charles Duncan Michener
usona entomologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Duncan MICHENER (22a de septembro, 1918 – 1a de novembro, 2015) estis usona entomologo[1] naskiĝinta en Pasadena (Kalifornio). Li estis grava fakulo pri abeloj, kaj lia magnum opus estis The Bees of the World (Tutmondaj abeloj).[2]
Charles Duncan Michener | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1918 (1918-09-22) en Pasadena | ||||
Morto | 1-an de novembro 2015 (2015-11-01) (97-jaraĝa) en Lawrence | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mary Hastings Michener (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | zoologo entomologo universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Entomologio, Abelo kaj Socibiologio ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Edward Oliver Essig vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Multon de sia kariero li dediĉis al la sistematiko kaj natura historio de abeloj. Li doktoriĝis pri entomologio en 1941, el la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li restis en Kalifornio ĝis 1942, kiam li iĝis Helpozorganto pri Lepidopteroj en la Usona Muzeo de Natura Historio en Novjorko.[3]
En 1944 li publikigis klasigsistemon por abeloj kiu estis tuj adoptita tutmonde, kaj estis uzata ĝis 1993 kaj 1995, kiam li kunaŭtoris novajn klasigojn.
La laboro de Michener pri socia evolucio en la Haliktedoj en la 1960-aj jaroj helpis formi la grundon por la revolucio de la sociobiologio en la 1970-aj jaroj, kiam E. O. Wilson fidis altgrade sur la konceptoj de Michener pri la vojoj el la solema al la tre sociema vivo.