From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brazila Akademio de Sciencoj (portugale Academia Brasileira de Ciências, akronime ABC) estas la nacia scienca akademio de Brazilo. Ĝia sidejo situas en Rio-de-Ĵanejro kaj ĝi estis fondita la 3an de majo, 1916.
Ĝi estis fondita sub la nomo Sociedade Brasileira de Sciências (Brazila Scienca Societo) kaj ricevis sian nunan nomon en 1921.
Nuntempe, la Akademio kolektas siajn membrojn en 10 fakaj areoj: Matematikaj Sciencoj, Fizikaj Sciencoj, Kemiaj Sciencoj, Teraj Sciencoj, Biologiaj Sciencoj, Biomedicinaj Sciencoj, Sanaj Sciencoj, Agrikulturaj Sciencoj, Inĝenieristiko kaj Sociaj Sciencoj.
En 2009, la 6 regionaj vicprezidantecoj estis kreitaj: Espirito-Santo, Minas Gerais kaj Centro-Okcidenta; nordorienta; Norda Regiono; Rio de Ĵanejro; San-Paŭlo; kaj Suda Regiono
Ĝi eldonas grandan nombron de sciencaj eldonoj, inter ili la Anais da Academia Brasileira de Ciências (2020 IF 1.280) [1][2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.