Cerros Orientales (Bogoto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Los Cerros Orientales (Orientaj Montoj) estas orografia aro (montara sistemo) situa oriente de Bogoto, Kolombio, kiu utilas kiel natura limo de la urbo. Ĝenerale ĝi trairas direkton Sud-Nordan. Kaj ĝi troviĝas ĉefe en la ruraj areoj de la localidades Sumapaz, Usme, San Cristóbal, Santa Fe, Chapinero kaj Usaquén. Kvankam ĝi estas protektita zono, multaj el ĝiaj ekosistemoj troviĝas minacataj de la planoj urbanizi la zonojn limajn kun la montoj; krome, estas eksterleĝaj konstruaĵoj eĉ ene de la protektita zono.
f4
La Orientaj Montoj de Bogoto estas serio de montoj videblaj el la plej parto de la urbo. Ili enhavas ĉirkaŭ 14.000 hektarojn. Limas norde kun Torca kaj sude kun Chipaque [ĉiPAke]. En la orienta flanko, la altaĵoj pliiĝas ĝis konstitui la paramon Cruz Verde (Verda Kruco), kiu kun tiu de Sumapaz kunformas la saman sistemon.[1]
El sudo al nordo, la montoj estas La Teta (La Mamo), Aguanoso, Guadalupe, Monserrate, Pico del Águila, El Cable, kaj norde de la urbo, en Usaquén, la montaroj El Chicó [ĉiKO], la cuchilla (tranĉilmonto) El Chiscal, la altaĵo La Laguna, kaj la monto Pan de Azúcar (Sukerpano).[2] Tiu monta aro prezentas fortan gradienton altitudine, kiu iras el 2.575 al 3.650 msm.[3]