Chapinero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Chapinero [ĉapiNEro], aŭ Ĉapinero, estas la localidad numero du de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas situa nordoriente de la urbo. Ĝi estas subdividita en tri grandaj sektoroj: Ĉapinero mem (kvartalo), la Lago kaj Chicó [ĉiKO]. Kun la localidades Santa Fe, La Candelaria kaj Teusaquillo, Ĉapinero estas unu el la plej tradiciaj areoj de la urbo. Tiu localidad grandparte estas komponita de rezervejoj (Orientaj Montoj). Ĝiaj ĉefaj riveroj estas Arzobispo, en kiu elfluas San Francisco, kaj la riverero El Virrey, kiu formas parton de la riversistemo El Salitre, kiu elfluas en la rivero Bogoto. En la dua duono de la 20-a jarcento ties orientigo ŝanĝis el loĝeja al komerca, kaj same suferis grandajn demografiajn ŝanĝojn. En tiu localidad disvolviĝis granda parto de la bogota muzika kulturo, kaj eĉ de la tuta Kolombio, ĉar granda parto de trinkejoj, registraj studioj kaj aŭskultantejoj de la urbo estas en tiu zono.
Chapinero | |||
---|---|---|---|
loĝloko administra teritoria unuo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 39′ N, 74° 4′ U (mapo)4.6458333333333-74.063333333333 [+] | ||
Alto | 2 600 m [+] | ||
Areo | 38,15 km² (3 815 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chapinero [+] | |||