federacia agentejo por publika sano en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj (angle Centers for Disease Control and Prevention, akronime CDC, foje nomata kun la prefikso US) estas agentejo de la Departemento pri Sano kaj Homaj Servoj de la Usona Federacia Registaro, kies rolo estas konservi publikan sanon kaj sekurecon per disponigado de informoj por plibonigi la kapablon fari decidojn en la kampo de sano, kaj antaŭenigi Publikan sanon per kunlaboro kun ŝtataj sansekcioj kaj aliaj organizaĵoj [1]. La CDC enfokusigas nacian atenton sur malsankontrolo kaj preventado (aparte infektaj malsanoj), media sano, laborsekureco kaj sano, vundpreventado, kaj edukaj agadoj dizajnitaj por plibonigi la sanon de la loĝantoj de Usono. La CDC-ĉefsidejo estas sur la kampuso de Universitato Emory, en Atlanta, Georgio [2][3]. La agentejo havas kampoficejojn en 49 ŝtatoj.
La centroj estis establitaj la 1-an de julio 1946 sub la nomo de la Centro por Infektaj Malsanoj, kaj traktis plejparte la batalon kontraŭ malario en Usono [4][5]. En 1957, la agadkampo de la centro estis vastigita por inkludi venereajn malsanojn. En 1960 la centro ricevis respondecon pri la kuracado de tuberkulozo kaj en 1963 la centro starigis programon por vakcinado. En 1967 la nomo de la centro estis ŝanĝita al la "Nacia Centro por Infektaj Malsanoj" kaj en 1970 la nomo estis ŝanĝita denove, ĉi-foje al la "Centro por Malsana Kontrolo". En 1980 la nomo estis ŝanĝita al la "Centroj por Malsana Kontrolo" kaj en 1992 la vorto kaj prevento ankaŭ estis aldonitaj. Tra la jaroj, la agadoj de la centro estis vastigitaj por inkludi kronikajn malsanojn, handikapojn, vundojn, laborakcidentojn, mediajn sanriskojn kaj biologian terorismon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.