From Wikipedia, the free encyclopedia
Carly FIORINA (nun oficiale Cara Carleton Fiorina, antaŭnupte Cara Carleton Sneed; naskita la 6-an de septembro 1954) estas usona politikisto kaj teknologia komercisto. Ŝi laboris dum multaj jaroj ĉe la telekomunika firmaego AT&T kaj finiĝis tie kiel vicprezidanto kaj alta funkciulo en la apartigita eksfilio Lucent. Poste, de 1999 ĝis 2005, ŝi estris la komputilan firmaon Hewlett-Packard (HP), fariĝante unu el la malmultaj supranivelaj virinoj en usona komerco kaj en la teknologia industriaro. Oni diris ke ŝi "rompis la vitran plafonon" kaj poste, kiam la direktoraro de HP maldungis ŝin, ke ŝi ricevis elstaran "oran paraŝuton". Post la eksiĝo el HP, ŝi aktiviĝis en politiko (kiel komentisto kaj, poste, senata kaj prezidenta kandidato) kaj en filantropio (lanĉante la organizaĵon "One Woman Initiative" en 2008, kiu donacis centmilojn da dolaroj al malriĉulinoj ĉefe en islamaj landoj, kunlabore kun kaj usonaj registaraj instancoj kiel USAID kaj la kristana donacfonduso Opportunity International) kaj estrante la filantropian organizaĵon Good360. Je la 4-a de majo 2015 ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo por la prezidenta baloto en 2016. Post malsukcesoj en Iovao kaj Novhampŝiro, ŝi malaktivigis sian kampanjon la 10-an de februaro 2016.
Carly Fiorina | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Carly Fiorina | ||
Naskonomo | Cara Carleton Sneed | |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1954 (70-jaraĝa) en Aŭstino, Teksaso | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Mason Neck vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Stanford Charles E. Jordan High School (en) Sloan Fellows Program (en) Robert H. Smith School of Business (en) Masaĉuseca Instituto de Teknologio MIT Sloan School of Management (en) Universitato de Marilando Channing School (en) vd | |
Partio | Respublikana Partio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Joseph Tyree Sneed, III (en) vd | |
Patrino | Madelon Sneed (en) vd | |
Gefratoj | Joseph Sneed, IV (en) kaj Clara Sneed (en) vd | |
Edz(in)o | Frank Fiorina (1985–) Todd Bartlem (en) (1977–1984) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto entreprenisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.