From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlos BARRAL y Agesta, (Barcelono, 1928 - Barcelono, 12-a de decembro de 1989) estis poeto, eldonisto kaj senatano[1] hispana naskiĝinta en Barcelono.
Carlos Barral | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carles Barral i Agesta Carlos Barral y Agesta | |||||
Naskonomo | Carlos Barral Agesta | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1928 en Barcelono | ||||
Morto | 12-an de decembro 1989 (61-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Mortis per | Abdomena aorta aneŭrismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | ||||
Partio | Partio de la Socialistoj de Katalunio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto redaktisto verkisto politikisto entreprenisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Madrido vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Licenciigita en Juro el la Universitato de Barcelono en 1950, ludis gravan rolon kun Jaime Gil de Biedma, de la literatura generacio de la 1950-aj jaroj. Estas la plej kompleksa poeto de tiu generacio (kun José Agustín Goytisolo, Gabriel Ferrater, ktp.) kaj kiu atingas plej elstarajn lingvoludojn. Li verkis tri volumenojn de memoroj. Li havis kvin gefilojn kaj lia vivo estis forte ligita al maro kaj al la marborda urbo Calafell, kie loĝis ofte. Kiam li ekestris la eldonejon Seix Barral, familia entrepreno de lernolibroj fondita de siaj gepatroj en 1911, li ŝanĝis ties direkton kiu iĝis la referenco en literaturo por la tuta mondo hispanlingva, ĉar eldonis klasikulojn de la progresista kulturo de la 50aj, 60aj kaj 70aj jaroj. Li kreis tre famajn premiojn, nome Formentor, Biblioteca Breve kaj la premio Barral de romano, kaj estis unu el la "inventistoj" de la latinamerika bum kaj diskonigis aŭtorojn kiaj Juan Marsé, Mario Vargas Llosa, Alfredo Bryce Echenique aŭ Julio Cortázar.
Li estis ankaŭ senatano por Tarragona en 1982 kaj eŭropa parlamentano por la socialisma partio PSC-PSOE. En 1988 li atingis la Premion Comillas de Tusquets Editores en la kategorio de Memoroj pro Cuando las horas veloces.
Li verkis tridek jarojn de Diarios (taglibroj) kaj korespondis, inter aliaj, kun Max Aub, María Zambrano, Camilo José Cela, Miguel Delibes, Gonzalo Torrente Ballester, Vicente Aleixandre, Caballero Bonald, Alfredo Bryce Echenique, Giulio Einaudi, Alberto Oliart, Jaime Gil de Biedma, Jaime Salinas Bonmatí kaj la politikaj malliberuloj de Burgos. Lia arkivo troviĝas en la Biblioteko de Katalunio.
En 2010 la reĝisoro Sigfrid Monleón reĝisoris la filmon El cónsul de Sodoma, kie la verkisto Carlos Barral (ludita de Josep Linuesa) konatiĝas kun la poeto Jaime Gil de Biedma.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.