From Wikipedia, the free encyclopedia
Karlo Roberto Dato (1619-1676) estis itala filologo, antikvaĵisto, bibliotekisto, profesoro, sciencisto, akademiulo, disĉiplo de Galileo Galilei (1564-1642) kaj Evangelista Torricelli (1608-1647), sekretario de la Accademia della Crusca, kaj kompilinto de etimologia vortaro en la toskana lingvo.
Carlo Roberto Dati (1619-1676) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Itala akademiano | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-a de oktobro1619 en Florenco, Italio | ||||
Morto | 1-a de januaro 1676 en Florenco, Italio | ||||
Tombo | Santo Spirito (en) vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Alma mater | Florenca Studio Accademia della Crusca | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Leonardo Dati (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Currado Bartoletti • Ardaclito • Smarrito • Timauro Anziate vd | ||||
Okupo | filologo sciencisto aŭtoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li apartenis al fama florenca familio kaj inter ili troviĝis Leonardo Dati (1360-1425) kaj Gregorio Dati (1362-1435). Li estis amiko de Lorenzo Magalotti (1637-1712) kaj Francesco Redi (1626-1697), kiu al li dediĉis la verkon "Eksperimentoj rilate al la insektogenerado"[1], en 1668. Li ankaŭ estis antikvaĵisto, oraĵisto, kolektanto da artaĵoj kaj bibliotekisto de la kardinalo Johano Karlo de Mediĉo (1611-1663).
Li estis filo de Cammillo di Iakopo Dati kaj Fiammeta di Francesco Arrighetti, kaj li faris siajn sciencajn studojn sub la gvidado de Romolo Bertini, Piero Vettori la juna, kaj Giovanni Battista Doni (1595-1647). En la 29-a de novembro 1640 li eniris en la Accademia della Crusca sub la pseŭdonimo "Smarrito" (La perdiĝinto), kaj tie li laŭgrade plenigis ĉiujn postenojn ĝis kiam li fariĝis sekretario, en 1663. Lia aktiveco estis grava por lia decido pri publikigo de nova eldono de lia Vortareto de la Akademio, publikigita en 1691.
En 1648, li estas vokita al la Florenca Studio kiel sukcedanto de Giovanni Battista Doni (1595-1647) en la katedro pri Klasikaj Lingvoj. Lia intereso pri la lingvistikaj studoj elmontriĝis en la "Discorso dell'obbligo di ben parlare la propria lingua", en 1657, kiu estis iu enkonduko al la eldono pri du gramatikaj traktadoj: "Rimarkoj rilate al parolado kaj skribado de la toskana lingvo" far Giovan Battista Strozzi (1504-1571) kaj "Pri la deklinacioj de la verboj" far Benedetto Buommattei (1581-1648). Krom tio, li provis kompili ian etimologian vortaron pri la toskana lingvo, kie pluraj aŭtoroj kunlaboris same kiel Francesco Redi (1626-1697) kaj Pietro Sforza Pallavicino (1607-1667). Tamen, pro la neglekteco de la akademianoj, la franco Egidio Menaĵo (1613-1692) publikigis sian etimologian vortaron de la itala lingvo, nome, "Originoj de la itala lingvo", verko kiun li dediĉis al la samaj italaj akademianoj. En 1667, li publikigis ian historion pri la artoj, kiun li dediĉis al Ludoviko la 14-a (1638-1715): "Le vite de' pittori antichi", iu verko, kie Dati deklaris ke la artisto kreas la ideon pri la perfekta beleco studante la figurojn kaj la naturajn objektojn, kiu poste fandiĝas kun la imago de la ideala bildo. La verko, kiu devis aliiĝi en traktadon kun grandaj dimensioj, tamen ne estis finita de sia aŭtoro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.