From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Georg Ludwig MELVILLE (naskiĝinta en la 29-a de oktobro 1875 en Jelgava, mortinta en la 18-a de februaro 1957 en Sonneberg) estis germana skulptisto kaj medaldezajnisto.
Carl Melville | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1875 en Jelgava |
Morto | 18-an de februaro 1957 (82-jaraĝa) en Sonneberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
La filo de juristo studis ek de 1894 natursciencojn dum kvar semestroj ĉe la Minakademio Freiberg. De 1901-03 li trejnitis kiel skulptisto en Berlino. Poste li studis ĝis 1906 du semestrojn ĉe la Arta altlernejo de Kassel, estante disĉiplo de Carl Bernewitz.
De la 1-a de julio 1909 ĝis la 30-a de junio 1934 li instruis ĉe la Artmetilernejo de Erfurto, kie li estris la seminarion por skulptistoj kaj modelistoj. Li lernigas modeladon al majstroj skulptistaj kaj studon de naturo laŭ la viva modelo. Krome li konatigis trukojn por prilaborado de legno, ŝtono kaj ceramiko.
En la 16-a de januaro 1923 oni nomumis lin profesoro, en 1934 li pensiuliĝis pro dekreto farita de la ministro pri ekonomio kaj laboro.
Melville modeladis figurojn kaj figurgrupojn, portretbustojn, bestoskulptaĵojn kaj monumentojn el bronzo kaj ŝtono. Krome li fabrikis medalojn. Publike oni trovis kelkajn laborojn en kaj ĉirkaŭ Erfurto, krome monumenton por falintaj soldatoj en Frankenberg kaj tomboŝtonoj en Kassel, Quedlinburg kaj Mühlhausen (Turingio). Aliaj verkoj admireblas en la kolektoj de Anger-muzeo kaj de la kasela Muzeo Fridericianum.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.