From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Christoph von LENGEFELD (naskiĝinta la 15-an de majo 1715 en Rudolstadt, mortinta la 3-an de oktobro 1775) estis germana forstisto ĉefa, pioniro de forstscienco kaj bopatro de Friedrich Schiller.
Carl Christoph von Lengefeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1715 en Rudolstadt |
Morto | 1-an de januaro 1775 (60-jaraĝa) en Rudolstadt |
Familio | |
Edz(in)o | Louise von Lengefeld |
Infano | Charlotte von Schiller |
Okupo | |
Okupo | forestry scientist (en) |
Carl Christoph von Lengefeld originis mem el forstista familio. Lia patro estis la landestro kaj ĉefforstisto Alexander von Lengefeld.[1] La forstista trejniĝo komenciĝis en la aĝo de 18 jaroj en Paulinzella. En 1737 li iĝis kortega kaj ĉasada junkro kaj en 1740 ĉefforstisto super la teritorioj de la Supera administrujo de la Duklando Schwarzburg-Rudolstadt (Oberherrschaft). Post apopleksio suferita en 1744 eklamis la dekstraj brako kaj gambo. Kun permeso de la superulo landa Lengenfeld rajtis agadi en la tuta Germana Regno. En 1759 donitis al li pluse la inspektadon super la Malsupra administrujo de Schwarzfeld-Rudolstadt (Unterherrschaft), ekz. de ĉe la Kyffhäuser-regiono. Li tuj ekaktivis kaj liveris jam en 1762 la unuajn ekspertizojn.[2] En unu ekspertizoj aperis unuafoje la faktermino Forsteinrichtung (forsta instituto). Aparte dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach sukcesis inteligente uzi forstitadon por elspezoj por la fisko.[3] Sed forstadaj responsuloj ne nur pensis je mezurado kaj ordigo de la dehakotaĵoj sed ankaŭ pri replantado.
En 1761 Lengefeld edzinigis Luise Juliane Eleonore Frederike von Wurmb.
Liaj spertoj kolektitis en teoriaj skribitaĵoj pri forsta scienco el kiuj tamen unusola presitis. Tamen lia famo grandis tiel ke eĉ lia reĝa moŝto Frederiko la 2-a (Prusio) venigis lin Berlinon. Tio ja estintus netroigebla honoro sed ĝi ne efektiviĝis aŭ pro sanecaj aŭ pro familiaj kialoj. Sendube estas Lengefeld la plej grava verkisto de forstsciencaĵoj siatempe, kvankam li ne estis la ununura. Alia fakkolego simile aganta estis en Heyda, nome Carl Christoph Oettelt. La nepo Karl von Schiller deĵoris kiel reĝa virtemberga ĉefforstisto.
Kontraŭe al la Schiller-domo en Rudolstadt staritigits steleo kun lia portreto okaze de la 300a datreveno naskiĝtaga.
Presitis nur unu skribitaĵoj, dume la resto kuŝas en turingiaj arkivoj, ekz. ĉe Goeto-Ŝilero-Arkivo en Vajmaro aŭ ĉe Thüringisches Staatsarchiv en Rudolstadt. [4]
Listo pri helpliteraturo videblas ĉe: https://www.forstverein.de/fileadmin/pdf/TFV/TFV_Jahresbericht_2015_a.pdf. S. 86-86. Geht bis 2015.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.