From Wikipedia, the free encyclopedia
César Abraham Vallejo Mendoza naskiĝis la 16-an de marto 1892 en Santiago de Chuco; mortiĝis la 15-an de aprilo 1938 en Parizo, Francio) estis perua poeto. Kvankam li publikigis nur tri poeziajn librojn dum sia vivo, li estas konsiderata unu el la grandaj pioniroj de la 20-a-jarcenta poezio kaj unu kiu ĉiam antaŭis sian literaturan tempon.
César Vallejo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
César Vallejo | ||
Naskonomo | César Abraham Vallejo Mendoza | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1892 en Santiago de Chuco | |
Morto | 15-an de aprilo 1938 (46-jaraĝa) en Parizo | |
Tombo | Tombejo de Montparnasse, 12 vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Peruo vd | |
Alma mater | National University of Trujillo (en) Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Georgette Vallejo (en) (1934–1938) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto eseisto romanisto novelisto ĵurnalisto dramaturgo tradukisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Los heraldos negros ❦ La Volframo ❦ Paco Yunque ❦ Spain, take this cup from me ❦ Trilce vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en kamparana familio kiel la plej juna el dek unu infanoj. Li studis literaturon ĉe la Nacia Universitato de Trujillo sed manko de mono kaŭzis, ke li iomete retiriĝis de la lernejo kaj laboris en sukerplantejo, kie li estis eksponita al ekspluatado de ordinaraj laboristoj, kio influis liajn perceptojn.
Lia gravo rilatas al uzado, popularigo kaj disvastigo de elementoj kaj spirito de avangardo. Dum epoko de edukado kaj ekkariero li amikiĝis kun la grupo de intelektuloj de Trujillo (Peruo), tio estas kun Antenor Orrego, José Eulogio Garrido, Alcides Spelucín, Víctor Raúl Haya de la Torre, Juan Espejo Asturrizaga kaj aliaj.
Poste en Lima li kontaktis kun Abraham Valdelomar kaj lia grupo Colónida, José Carlos Mariátegui, Luis Alberto Sánchez, Manuel González Prada, José María Eguren kaj Juan Parra del Riego. En Lima publikigis siajn du unuajn poemarojn: nome Los heraldos negros (1918), ankoraŭ modernista, sed ankaŭ komenco de surĉo de esprima renovigo; kaj Trilce (1922), verko kiu jam kreas tre personan poezian lingvaĵon, el la propra titolo kiu estas kombino de du hispanlingvaj vortoj nome "triste" kaj "dulce", signife respektive "trista" kaj "dolĉa".
Thomas Merton nomis lin "la plej granda universala poeto post Dante". La brita poeto, kritikisto kaj kinejo Martin Seymour-Smith, ĉefa aŭtoritato pri monda literaturo, nomis Vallejon "la plej granda dudeka-jarcenta poeto en iu ajn lingvo."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.