kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Butila nitrito aŭ C4H9NO2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la nitrita acido kaj butila alkoholo. Butila nitrito estas senkolora, brulema kaj toksa likvaĵo kun agrabla odoro, analiza reakciaĵo uzata en kemiaj sintezoj kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Butila nitrito estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Butila nitrito reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj. Nitritaj esteroj malkomponiĝas per varmigo en karbona duoksido, akvo, nitrogena oksido kaj nitrogena oksido.
Butila nitrito | |||
Plata kemia strukturo de la Butila nitrito | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Butila nitrito | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 544-16-1 | ||
ChemSpider kodo | 10530 | ||
PubChem-kodo | 10996 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora, brulema kaj toksa likvaĵo kun agrabla odoro | ||
Molmaso | 103,1198 g·mol-1 | ||
Denseco | 0,882g cm−3[1] | ||
Bolpunkto | 78,8°C[2] | ||
Refrakta indico | 1,376 | ||
Ekflama temperaturo | -14 °C | ||
Solvebleco | Akvo:reakcias | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R11 R23/25 | ||
Sekureco | S16 S24 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H301, H331 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P270, P271, P280, P301+310, P303+361+353, P304+340, P311, P321, P330, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.