From Wikipedia, the free encyclopedia
Buterarbo (Vitellaria paradoxa sin. Buyrospermum parkii), konata ankaŭ per la nomo kariteo, estas specio de arbo, kiu povas alti ĝis pr. 15 metroj kaj kreskas en tropikaj regionoj de Afriko.
Buterarbo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Buterarbaj fruktoj sur arbo en Sudano | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vitellaria paradoxa C.F.Gaertn. 1807 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La nomo « karité » signifas "buterarbo" en lingvo "wolof" (Senegalio). Oni nomas ĝin ankaŭ "si yiri" (prononcu "shi yiri") en lingvo "bambara" uzata en diversaj landoj de tiu okcidenta regiono de Afriko (el tiu esprimo fontas ĝia nomo en la angla lingvo "shea tree").
La buterarbo defaligas la foliojn en la seka sezono. Ĝi havas fruktojn kaŝtansimilajn (3-4 cm), kiuj senŝeligite enhavas 60-70 % de buterosimila grasaĵo, uzata ĉefe por nutrado (malofte por lumigo), por ŝmiri la haŭton kaj harojn, kiel bazon por sapo. Ĝi kreskas en Afriko en savanoj, de Senegalio ĝis Sudano kaj sude de tiu zono en Ebura Bordo ĝis Benino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.