mikrodistrikto en Tjumeno (Rusio), eksa vilaĝo en Tjumena distrikto From Wikipedia, the free encyclopedia
Bukino (ruse Букино) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).
Bukino (Букино) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Букино | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | lago Krivoje |
Situo | Bukino |
- koordinatoj | 57° 08′ 15″ N 65° 37′ 33.15″ O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625019 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Vikimedia Komunejo: Bukino (Tyumen) | |
Bukino situas en la orienta parto de Tjumeno, iom for de la Jalutorovska (Siberia) landvojo. Okcidente ĝi limas al kvartaloj de Tjumeno, norde kaj oriente ĝin borderas lago Krivoje, sude ĝin limas Gilova bosko.
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 47 kortoj, en kiuj loĝis 122 viroj kaj 150 inoj. Vilaĝanoj kultivis 160 desjatinojn (174,8 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 130 bovinojn, 100 ŝafojn, 40 kaprojn kaj 150 porkojn[1]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, farado de ŝuoj kaj ledoj, negocis pri legomoj, teksis lanajn tapiŝojn, feltajn tapiŝojn kaj bastomatojn vendatajn en Tjumeno[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.