La budho Kanakamunio estas unu el la praaj budhoj, kies biografio estis kronikita en la ĉapitro 23[1] de la Budavanso, unu el la libroj de la Palia Kanono.
Koṇāgamana Buddha (Palio) | |
Statuo de la budho Kanakamunio ĉe la templo Anando, Birmo. | |
Sanskrite: | कनकमुनि बुद्ध (Kanakamuni Buddha) |
Palie | कोणागमन बुद्ध (Koṇāgamana Buddha) |
Ĉine: | 拘那含牟尼 |
Japane: | 拘那含牟尼仏 (Kunagonmuni-butsu) |
Tibete: | གསེར་ཐུབ་ (Serthub) |
Mongole: | Канагамуни |
Birme: | ကောဏာဂုံ [kɔ́nàɡòʊɴ] |
Taje: | พระโกนาคมนพุทธเจ้า (Phra Konakhamana Phutthachao) |
Kmere: | ព្រះពុទ្ធកោនាគមនោ (Preah Puth Kaonakemeno) |
Vjetname: | Phật Câu Na Hàm Mâu Ni |
Informoj | |
---|---|
Adorata de: | Teravado, Mahajano, Vaĝrajano |
Antaŭita de: | Budho Krakuĉando |
Sekvata de: | Budho Kaŝjapo |
Laŭ teravada budhismo, la budho Kanakamunio estas la dudek-sesa el la dudek ok budhoj, la kvina el la sep prabudhoj kaj la dua el la kvin budhoj de la nuna eono.[2]
La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]
- Budho Krakuĉando
- Budho Kanakamunio
- Budho Kaŝjapo
- Budho Gotamo
- Budho Majtrejo (la kvina kaj estonta budho de la aŭspicia eono)
Vivo
La budho Kanakamunio naskiĝis en la cerva parko Subagavatio, kiu troviĝis en Sobavatio,[1] —nun loko konata kiel Araŭrakoto, trovita preskaŭ 3 km sude de Nigalihavo— merkrede,[5] tial li estas metita sur la piedestalo de merkredo.
Laŭ la bikŝuo Ŝjuanzango, la relikvoj de la budho Kanakamunio restis en stupao en Nigalisagaro, nun la distrikto Kapilavastuo en suda Nepalo,[6] kie ĝis nun ekzistas Aŝoka kolono. La enskribo de Aŝoko en la brahmia alfabeto ankoraŭ estas parte enteriĝita.
Vidu ankaŭ
- Badrakalpika Sutro
Bildaro
- La kolono starigita de la reĝo Aŝoko kiel memorigaĵo de la naskiĝloko de la budho Kanakamunio, Nigalihavo, Nepalo.
- Naskiĝloko de la budho Kanakamunio, Nigalihavo, Nepalo.
- Statuo kiel memorigaĵo de la naskiĝloko de la budho Kanakamunio.
- Detalo de murpentraĵo bildiganta la budhon Kanakamunion, Luangprabango, Laoso
- Statuo de la budho Kanakamunio, ora templo Bandarbano, Bangladeŝo.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.