From Wikipedia, the free encyclopedia
Bruno KREISKY (naskiĝinta la 22-an de januaro 1911 en Vieno, mortinta samloke en la 29-an de julio 1990) estis aŭstra politikisto.
La juristo kaj membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio estis, post la internmilitaj bataloj de februaro 1934, inkarcerigita de 1935 ĝis 1936 - kaj denove de marto-aŭgusto 1938 post la t.n. Anschluss. Post la liberigo el la malliberejo de Gestapo li ekziliĝis al Svedlando ĝis 1945. Tiel li estis korespondanto por la sveda kaj la internacia gazetaro kaj iĝis politika fakulo por la sveda registaro koncerne aferojn aŭstriajn.
En 1945 Kreisky fariĝis diplomato. Kiel ŝtata sekretario ĉe la federacia kancelierejo (1953-59) li partoprenis la interparoladojn pri la Aŭstria Ŝtattraktato de 1955. En 1956 li iĝis deputito al la Nacia Konsilio, kiu deĵoro restis al li ĝis 1983.
Kiel ministro pri eksteraj aferoj (1956-66) li antaŭenpuŝis la membriĝon de Aŭstrujo al Eŭropa Liber-Komerca Asocio kiel ankaŭ evoluigon pozitivan de la etnaj problemoj en Sudtirolo koncerne la rajtojn de la germanlingva malplimulto.
De 1967-83 li estis partiestro kaj de 1970-83 kanceliero: la potencakiro sukcesis nur danke al kunlaboro nedirekta kun la popplisma dekstra partio FPÖ. La sukcesegoj de SPÖ dum tiu tempo grandparte ŝuldiĝis ankaŭ al lia personeco (de 1971-83 kun absoluta plimulto de la voĉdonoj!).
Multkampe la registaro faris reformojn, parte jam planitajn antaŭe fare de konservativistoj (ekz. koncerne la plinombriĝon de gimnazioj en Aŭstrio). Al multo de tiuj paŝoj la opozicio ne malofte vehemente protestegis vorte, en ĝis tiam nekonata maniero en la aŭstria parlamento, sed ofte vane: Kreisky ankaŭ perfekte scipovis laborigi la amaskomunikilojn por siaj celoj. Lia parte ankaŭ popolisma politiko baziĝis sur kreditoprenado kaj enŝuldiĝo.
Kreisky ricevis grandan renomon internacie, uzante la neŭtralecan staton de Aŭstrio por proponi problemosolvojn. Li ekz. estis unu el la unuaj okcidentaj politikistoj kiuj agnoskis la GDR-n aŭ la Organizaĵon por Liberigo de Palestino. Kun Willy Brandt, Anvar Sadat kaj Ŝimon Peres li eĉ ellaboris pacplanon por la Proksima Oriento kun samtempa respekto de israelaj sekurecbezonoj kaj egalrajtigo al la palestinanoj. Tiukuntekste li ofte kritikegis la politikon de Menaĥem Begin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.