![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/British_library_london.jpg/640px-British_library_london.jpg&w=640&q=50)
Brita Biblioteko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brita Biblioteko aŭ Libraro (angle British Library) estas la nacia biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando.
panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/British_library_london.jpg/640px-British_library_london.jpg)
Ĝin fondis la brita biblioteka leĝo en 1972 kaj ĝi funkcias en la nuna formo ekde la 1-a de julio 1973.
Partoj de la libraro:
- pli frua biblioteko de la Brita Muzeo,
- la National Central Library (Landa Centra Libraro),
- National Lending Library for Science and Technology (Landa Scienca kaj Teknika Prunto-biblioteko) kaj
- la British National Bibliography (Brita Nacia Bibiliografio).
La referenca parto de la biblioteko entenas pli ol 10 milionojn da presitaj libroj, 120.000 manuskriptojn, 100.000 sigelojn, pli ol 3.000 papirusojn kaj aliajn datenportantojn. En la prunta parto troveblas ĉ. 4,5 milionojn da presitaj libroj, 55 000 gazetoj kaj 3,5 milionojn da mikrofilmaj dokumentoj. La libraro posedas grandan stokon de libroj en Esperanto. Kuratoro de la esperantlingva fako estas Olga Kerzjuk.