From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brita Laborista Partio (angle Labour Party) estas brita socialdemokratia partio kaj unu de du ĉefaj partioj. La partio nun estas opozicia. Ĝi estis fondita en 1900 de Keir Hardie. La partio, gvidata de Tony Blair, estis unu de la plej gravaj socialdemokrataj proponantoj de la Tria Vojo, centrisma ideologio bazata sur la socia demokratio.
Brita Laborista Partio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Labour Party | |||||
partio | |||||
Komenco | 1900 vd | ||||
Antaŭe | Komitato pri Reprezentado de Laboristoj vd | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Civito de Vestminstro | ||||
Ideologio | |||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Iain McNicol (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Laborista Partio | |
---|---|
angle Labour Party | |
partio | |
Lando | Britio |
Estro | Keir Starmer |
Fondiĝo | 1900 |
Lingvo(j) | Angla |
Ĉefa sidejo | Southside
105 Viktoria strato Londono |
Koloro(j) | Ruĝa |
Ideologio | Socialdemokratio Demokrata socialismo |
Pozicio | Centro-maldekstra[1] |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) |
202 / 650 |
Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords) |
177 / 775 |
Skota parlamento (angle: Scottish Parliament) |
24 / 129 |
Asembleo de Londono (angle: London Assembly) |
12 / 25 |
Lokaj registaroj (angle: Local government) |
6 238 / 19 787 |
Membroj | 580,000 |
Internacia aliĝo | Socialisma Internacio |
Retejo | labour |
La nuna partiĉefo estas Keir Starmer.
Estas du subnaciaj filioj de la Laborista Partio, la Skota Laborista Partio en Skotlando kaj la Kimra Laborismo en Kimrio. La Sociala Demokrata kaj Laborista Partio en Nord-Irlando ne estas filio de la brita partio, sed aparta alianca partio. Ne estas aparta angla filio.
La Laborista Partio estis fondita en 1900 instige de Keir Hardie kiel la Komitato por Laborista Reprezentado (angle: Labour Representation Committee).
La celo estis reprezenti sindikatojn kaj socialistajn societojn kiel aparta grupo en parlamento.
En 1900 nur unu parlamentano estis elektita (nome Keir Hardie por Merthyr Tydfil, industria urbo en suda Kimrio). En 1906 26 parlamentanoj estis elektitaj kaj la nomo de la grupo estis ŝanĝita al la Laborista Partio.
En 1922 ĝi preterpasis la partion Liberal kiel la ĉefa partio de opozicio.
Ĝi tenis la povon en 1945-51, 1964-70, 1974-79, 1997-2001 kaj 2001-2010.
Dum la jardeko 1990a sub la gvidado de Tony Blair, ĝi iom apartiĝis de la sindikatoj,nomante sin maloficiale la Nova Laborista Partio (angle: New Labour). Responde, la konata ministo-sindikatestro Arthur Scargill fondis la (tre minoritatan) Socialisman Laboristan Partion (angle: Socialist Labour Party). Gordon Brown, la posteulo de Blair, ĝenerale daŭrigas ĉi tiu kurso. La elekto de Ed Miliband en 2010 estis malgranda ŝanĝo for de Nova Laborista kaj la elektado de Jeremy Corbyn estis granda salto for de ĉi tiu nova ismo. Tamen sub Keir Starmer la partio revenis al pli modera.
La 4an de Julio 2024 la Konservativa Partio de Britio amase malgajnis en parlamentaj elektoj post 14-jara regado. La Laborista Partio gajnis absolutan plimulton da seĝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.