Brandýs nad Labem-Stará Boleslav
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Brandýs nad Labem-Stará Boleslav estas urbo en la Mezbohemia regiono kaj la distrikto Prago-oriento de Ĉeĥio. Ĝi situas 20 km nord-oriente de Prago, ambaŭflanke de la rivero Elbo, kaj en 2024 havis 20 073 loĝantojn.
Brandýs nad Labem-Stará Boleslav | ||
germane Brandeis an der Elbe - Alt-Bunzlau | ||
urbo | ||
Elaviadila vido al Brandýs nad Labem-Stará Boleslav | ||
|
||
Oficiala nomo: Brandýs nad Labem-Stará Boleslav | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | |
Distrikto | Distrikto Prago-oriento | |
Administra municipo | Brandýs nad Labem- Stará Boleslav | |
Historia regiono | Bohemio | |
Partoj | Brandýs nad Labem, Stará Boleslav | |
Tipo de urbo | Duobla urbo | |
Rivero | Elbo | |
Situo | Brandýs nad Labem- Stará Boleslav | |
- alteco | 169 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 11′ 22″ N 14° 40′ 02″ O (mapo) | |
Areo | 22,66 km² (2 266 ha) | |
Loĝantaro | 20 073 (2024) | |
Denseco | 885,83 loĝ./km² | |
Kuniĝo | 1960 | |
- Stará Boleslav | 10-a jarcento fondo | |
- Brandýs nad Labem | 1304 unua skribmencio | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 250 01 | |
NUTS 3 | CZ020 | |
NUTS 4 | CZ0209 | |
NUTS 5 | CZ0209 538094 | |
Katastraj teritorioj | 3 | |
Partoj de urbo | 3 | |
Bazaj setlejunuoj | 22 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Brandýs nad Labem-Stará Boleslav | ||
Retpaĝo: www.brandysko.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio | ||
La urbo ekestis en 1960 per kuniĝo de Brandýs, maldekstre (sude) de Elbo, kaj Stará Boleslav aliflanke, kiuj jam antaŭe karakteriziĝis kiel "duobla urbo". En 1998 referendumo decidis, ke la kunigo ne estu malfarita.
La du urbopartoj havas apartajn evoluon kaj historion. Ligas ilin ŝtona ponto de 1603 kun statuo de Johano Nepomuka.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dřevčice, Zápy, Borek, Záryby, Lhota, Brázdim, Podolanka, Polerady (distrikto Prago-oriento), Nový Vestec, Hlavenec kaj Skorkov (distrikto Mladá Boleslav).
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 291 |
1880 | 7 945 |
1890 | 8 065 |
1900 | 8 750 |
1910 | 10 681 |
1921 | 9 882 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 11 609 |
1950 | 12 243 |
1961 | 14 017 |
1970 | 14 712 |
1980 | 15 071 |
1991 | 15 644 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 15 298 |
2014 | 17 794 |
2016 | 18 249 |
2017 | 18 507 |
2018 | 18 815 |
2019 | 19 136 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 19 255 |
2021 | 19 029 |
2022 | 18 755 |
2023 | 19 767 |
2024 | 20 073 |
Brandýs (la aldono "nad Labem" signifas "super Elbo") ekestis kiel bazarejo ĉirkaŭ la jaro 1300, ĉe komerca vojo inter Prago kaj Saksio.
En Brandýs estas universitata instituto de la Universitato de Karolo de Prago; tie en 1992 okazis prova Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.
Stará Boleslav ("stará" signifas "malnova") ekestis jam ĉirkaŭ 900, kiel kastelo de Přemyslidoj. Tie princo Venceslao estis murdita la 28-an de septembro 935 kaj poste sanktigita kiel patrono de Ĉeĥio. Stará Boleslav dum longa tempo restis pure katolika kaj malpermesis la ekloĝon de alireligianoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.