germana futbala klubo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ballspielverein Borussia 09 e. V. Dortmund (mallonge Borussia Dortmund, BVB aŭ BVB 09) estas germana sporta kaj aparte futbala klubo, kun sidejo en Dortmund. Klubaj koloroj estas nigro kaj flavo, kiuj ankaŭ konsistigas la kluban emblemon bildigatan dekstre. La unua profesia vira teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en Germanio: sesfoje ĝi gajnis la germanian ĉampionecon, krome en 1966 la Eŭropan Pokalon de Pokalvenkintoj (kiel unua germania klubo, kiu akiris Eŭropan Pokalon) kaj en 1997 la konkuron de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. Samjare la teamo ankaŭ akiris la Interkontinentan Pokalon. La teamo konkuras en la unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga kaj laŭ la "eterna tabelo" de tiu ligo fine de la sezono 2009-2010 havis la 5-an pozicion.
Borussia Dortmund | |||
---|---|---|---|
sportoklubo • futbala klubo • neprofitcela organizaĵo | |||
Kluba nomo | Ballspielverein Borussia 09 e. V. Dortmund | ||
Kromnomo | Borussia Die Schwarz-Gelben | ||
Fondita | 19-a de decembro 1909 | ||
Stadiono | Signal Iduna Park (antaŭa nomo Westfalenstadion) | ||
Kapacito | 80.667 | ||
Prezidanto | Reinhard Rauball | ||
Trejnisto | Thomas Tuchel | ||
Ligo | unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga) | ||
2021/22 | 2-a pozicio | ||
| |||
Kvankam la asocio origine fondiĝis kiel futbala klubo, ĝi poste ricevis ankaŭ branĉojn de manpilko kaj de tabloteniso, kies unuaj teamoj konkuras en altaj ligoj, kaj branĉo de klubaj subtenantoj, kiu reprezentas ties interesojn. La klubo fine de la jaro 2010 havis proksimume 35 500 membrojn.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.